Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
tekoiku2021 → mezuri lingvan ...
Mezuri lingvan justecon: indikiloj kaj indicoj
Michele Gazzola
Resumo

Indicoj estas kutime uzataj en naciaj kaj internaciaj komparoj. Registaroj aŭ registaraj organizaĵoj uzas ilin por kolekti kaj organizi kvantigeblajn informojn pri gravaj sociaj kaj ekonomiaj variabloj, kaj por kontroli ilian evoluon laŭlonge de la tempo. Iuj konataj ekzemploj estas la Indico de Homa Disvolvo, kreita de Mahbub ul Haq kaj Amartya Sen kaj publikigita de Unuiĝintaj Nacioj (UN), kaj la Indico Gini de enspezaj malegalecoj kreita de Corrado Gini kaj nuntempe uzata de la Organizo por Ekonomia Kunlaboro kaj Disvolvo (OEKD) aŭ la Monda Banko. Diversajn internaciajn indicojn produktas privataj instancoj kiel fondaĵoj, universitatoj aŭ neregistaraj organizaĵoj, ekz. la Tutmonda Konkurkapableco Indico, la Demokratia Indico kaj la Monda Gazetara Libereca Indico. Laŭ nia scio, neniuj tiaj indicoj ekzistas en lingva politiko. Ĉi tio estas surpriza, konsiderante la ĉieesteco de lingvoj en preskaŭ ajna kampo de homa agado. Lingva politiko, tamen, estas neeviteblaj, ĉar publikaj aŭtoritatoj en iu ajn nivelo ne povas efektivigi kernajn registarajn funkciojn – t. e. publikigo kaj apliko de leĝoj, policaj servoj, justico, publika administrado, sanservo kaj edukado - simple en iu ajn lingvo, kiun individuoj povas peti. Ĉar preskaŭ ĉiuj landoj en la mondo enhavas loĝantojn, kiuj parlolas malsamajn lingvojn, situacio de absoluta lingva egaleco estas preskaŭ revo. Tamen la nivelo de malegaleco inter lingvoj kaj sekve inter iliaj parolantoj povas esti pli aŭ malpli granda, kaj tiu nivelo ĝuste dependas de lingva politiko. Lingva politiko fakte povas kaŭzi grandajn distribuajn efikojn inter diversaj homgrupoj (difinitaj laŭ ilia lingvaj konoj), kaj tial ĝi povas influi la bonfarton de individuoj loĝantaj en lando aŭ regiono. Indico de lingva justeco devus ebligi difini tiajn distribuajn efikojn tra tempo kaj spaco, kaj kontroli ilian evoluon. En tiu ĉi tiu artikolo mi prezentas kelkajn lastatempajn provojn konstrui indikilojn de lingva justeco, kaj mi ekzamenas iliajn avantaĝojn kaj malavantaĝojn. Fine mi rilatas miajn rimarkojn al la interfaka studokampo nomata "lingva justeco", kaj mi montras, kiel teorioj pri lingva justeco povus progresi se oni donus pli da atento al la empiria flankoj de la studo de lingva politiko.

Biografio

D-ro Michele Gazzola estas itala civitano kaj docento pri Publika administrado kaj politiko ĉe la Universitato de Ulstero, Nordirlando. Li studis ekonomikon kaj publikan administradon en Italio (Universitato “Bocconi” en Milano) kaj en Britio (Universitato de Jorko), kaj poste akiris esplordoktorecon pri mastrumado de plurlingva komunikado ĉe la Universitato de Ĝenevo en Svisujo. Liaj ĉefaj esplorkampoj estas lingva politiko kaj la studo de la ekonomiaj kaj sociaj flankoj de plurlingveco. Li estas la aŭtoro de pli ol 70 sciencaj publikaĵoj pri tiuj temoj, kaj donis pli ol 100 prelegojn en pluraj landoj. Li estas kunredaktoro de la revuo Language Problems and Language Planning, kaj estrarano de la Centro por esplorado kaj dokumentado de la mondlingvaj problemoj (CED). Antaŭ eklabori ĉe la Universitato de Ulstero, li laboris ĉe Humboldt-Universitato de Berino kaj Universitato de Lepsiko en Germanio, Universitato de Ĝenevo kaj Universitato de Lugano en Svisujo, Universitato de Otavo en Kanado, kaj la Instituto por etnaj studoj de Ljubljano en Slovenio.

El Gazetaraj Komunikoj

UEA invitas prelegi en la 75-a IKU-sesio en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 983 (2021-09-23)

Proponoj por la hibrida IKU en Belfasto bonvenaj ĝis 31.1.2021
Gazetaraj Komunikoj n-ro 924 (2021-01-18)

UEA invitas prelegi en la 74-a IKU-sesio en Belfasto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 912 (2020-10-20)

IKU-libro 2020: rekorde elŝutita
Gazetaraj Komunikoj n-ro 900 (2020-08-10)

Programo de la Internacia Kongresa Universitato (IKU) en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 856 (2020-03-19)

tekoiku2021 → mezuri lingvan ...
Supren
UEA, 2022