Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
tekoiku2021 → evoluo de ...
Evoluo de komputada kemio cele al solvo de kemiaj problemoj
Orlando E. Raola
Resumo

Komputada kemio havas longan kaj signifoplenan historion. Ekde la fruaj kalkuloj de N. Bohr ekestis kompreno pri la eblecoj kaj utileco de komputadaj teknikoj.  La enkonduko de la Schrödinger-a ekvacio estigis la  nuntempan kvantum-mekanikan modelon de atomoj kaj molekuloj. Ekde la kvindekaj jaroj de la 20a jarcento,  eksploda kresko de komputada forto pliintensigis ties aplikojn al kemiaj studoj, aparte per metodoj _ab initio_ kaj duon-empiriaj, kaj permesis precizan kalkuladon de energio kaj geometrio de sufiĉe grandaj molekulaj sistemoj. Granda antaŭenpuŝo okazis post la enkonduko de densec-funkcionaloj (ekvacioj de Kohn-Sham, 1965), kiu etendis la aplikadon de komputada kemio al solidaj materialoj antaŭe malfacile trakteblaj. En tiu ĉi jarcento, novaj publikigaĵoj  priskribas la aplikadon de artefarita intelekto en kemiaj komputadaj problemoj. La prelego prezentas bazajn ekzemplojn de komputado, uzante komercajn kaj libere haveblajn softvarajn pakaĵojn.

Biografio

Naskiĝis en Havano (1955). Doktoro pri Kemio (UC Santa Barbara, 2005) kaj profesoro pri kemio ĉe Santa Rosa Junior College. Esplorinteresoj rilataj al x-radia absorbada spektroskopio kaj al neŭtrona difraktado kaj ilia apkikado al studo de diversaj materialoj je la nanometra skalo kaj al mediprotektado.  Esperantisto ekde 1984. Preleganto por la 75a UK, preleganto en la Internacia Kongresa Universitato de la 88a UK (Gotenburgo),  en Havano en la 95a UK kaj en Bonaero en la 99a. UK, 100ª Lillo kaj 101ª en Nitro, 102a UK en Seulo kaj 104a en Lahti.  Ekloĝis en Usono en 1994, kaj tuj ekaktivis en la loka (San Franciska golfo), Kalifornia kaj tutlanda movadoj. Prezidanto de la landa asocio Esperanto-USA (2010 ĝis nun) Instruis en Somera Kursaro ĉe Universitato de Kalifornio San Diego (2010). Elektita al la Akademio de Esperanto (2016). Organizanto de la Esperantologia Konferenco kadre de la UK-oj ekde 2015. Elektita al la Estraro de UEA en 2019.

El Gazetaraj Komunikoj

UEA invitas prelegi en la 75-a IKU-sesio en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 983 (2021-09-23)

Proponoj por la hibrida IKU en Belfasto bonvenaj ĝis 31.1.2021
Gazetaraj Komunikoj n-ro 924 (2021-01-18)

UEA invitas prelegi en la 74-a IKU-sesio en Belfasto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 912 (2020-10-20)

IKU-libro 2020: rekorde elŝutita
Gazetaraj Komunikoj n-ro 900 (2020-08-10)

Programo de la Internacia Kongresa Universitato (IKU) en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 856 (2020-03-19)

tekoiku2021 → evoluo de ...
Supren
UEA, 2022