Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
tekoiku2021 → kovimo kaj koro
Kovimo kaj Koro
Keyhan Sayadpour
Resumo

La nova korona viruso kiu kaŭzis pandemion en la jaro 2020 havas bedaŭrinde intiman rilaton kun la koro, kaj tio pliigas la riskon de grava malsano kaj morto. Korona virusa malsano (kovimo) estas pli ofta aŭ pli grava en malsanuloj kun diversaj formoj de kormalsano, inkluzive de koronari-angiaj malsanoj, hipertensio, perturboj en la kora ritmo, kaj denaskaj kor-malsanoj.

Diversaj formoj de kovimo, la akuta infekto kaj la postinfekta malsano nomata multsistema inflama sindromo ĉe infanoj (MISK) malsanigas diversajn partojn de la koro. Alia malbona vizaĝo de la viruso estas kreo de koagulemo. Tio signifas ke la sangaj ĉeloj kuniĝas en la angioj kaj perturbas sango-ricevon de la korpo. Tio povas okazi en la cerbo, pulmoj, intestoj kaj aliaj organoj, kaj portas riskojn perdi funkcion de tiu organo aŭ eĉ la pacienton mem. Dum la prelego, mi klarigos pli pri tiuj aferoj kaj prezentos la metodojn por preventi malbonajn okazaĵojn.

Biografio

D-ro Keyhan Sayadpour Zanjani

Asocia Profesoro pri Pediatria Kardiologio, Infana Medicina Centro, Keshavarz Bulvardo, Teherano, Irano.

Iranano (naskiĝis en Mashhad, Irano, la 27-an de aŭgusto 1967).

Interes-kampoj: pediatriaj koraj intervenoj, marfan-sindromo kaj aliaj aortopatioj, pompe-malsano.

Eduko: Medicino en Universitato de Medicinaj Sciencoj de Mashhad; Pediatrio en Universitato de Medicinaj Sciencoj de Mashhad; Pediatria Kardiologio en Shaheed Rajayee Kor-vaza Centro, Irana Universitato de Medicinaj Sciencoj; Pediatria kor-interveno en Berlino, Germanio.

Honoroj kaj distingoj:

  • Ekzameno pri universitata akcepto: 1985, 1-a rango en la lando (subgrupo pri medicino);
  • Premio Chairmen (Plej bona pediatria kardiologio esploristo de Azio 2010), dum la 3a Kongreso de Azi-Pacifika Pediatria Kardiologio;
  • Kandidato por IPC Premio dum la 8-a Internacia Laborejo pri Intervena Pediatria Kardiologio.

Esperantisto ekde 1985. Prezidanto de Irana E-Asocio (IREA, nun kaj du pasintaj periodoj), eksa vicprezidanto de Universala Medicina E-Asocio, delegito de UEA, kunordiganto de Mezorienta kaj Nordafrika komisiono de UEA, observanto de IREA, korespondanto de Akademio de Esperanto.

Premiita kiel Nova Talento kadre de Belartaj Konkursoj de UEA, prozaj kaj poeziaj verkoj.

El Gazetaraj Komunikoj

UEA invitas prelegi en la 75-a IKU-sesio en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 983 (2021-09-23)

Proponoj por la hibrida IKU en Belfasto bonvenaj ĝis 31.1.2021
Gazetaraj Komunikoj n-ro 924 (2021-01-18)

UEA invitas prelegi en la 74-a IKU-sesio en Belfasto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 912 (2020-10-20)

IKU-libro 2020: rekorde elŝutita
Gazetaraj Komunikoj n-ro 900 (2020-08-10)

Programo de la Internacia Kongresa Universitato (IKU) en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 856 (2020-03-19)

tekoiku2021 → kovimo kaj koro
Supren
UEA, 2022