Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Pri lingva ekologio
Davide Astori
Resumo

En mondo altgrade unueciĝema, kiu daŭre prezentas la defion pri neceso de reciprokeco kaj simetria ekvilibro inter malsamaj kulturoj en ĉiam pli proksima interrilatado, la temo de kunvivado kaj renkonto kun la “aliulo” aperas neneglektebla. En la interrilato inter la ”mi” kaj la “mondo”, en la prizorgo de tiu distanco, ne forviŝenda sed kunzorgenda kaj mallongigenda de la “Aliulo”, kaj kiu plene sentiĝas en la dinamika interrilatado, ekmontriĝas la diferenco inter la latinaj vortoj “hospes” kaj “hostis”, ambaŭ idoj de tiu hind-eŭropa radiko *gwosti- (kies insida duflanka senco certe ege rolos en la estonteco de nia civilizo), iĝanta laŭ elekto ĉu “gasto” ĉu “malamiko”. En la dialektika konflikto inter kulturoj, “esprimaj fontoj de la Sento” ĵonglantaj inter en-preno kaj el-pelo, la neceso de la kapablo kun-vivi elstaras, pli ol per akcepto de la rezolucioj de Unesko kaj aliaj estimindaj Institucioj, en la percepto de la “ekologia” valoro de la “diverseco” kaj de ties senkompromisa protekto. La biologia diverseco, ankaŭ koncerne la lingvojn, estu la bazo de tiu “konservo kaj favorado de plureco”, kiu estas unu el la fundamentaj turnopunktoj kaj defioj de la Nuntempo.

Biografio

Davide Astori, magistreco pri Beletro je klasika orientiĝo, doktoreco pri romanidaj lingvoj (LMU–Munkeno), diplomo pri paleografio (Ŝtata Arkivo de Parmo), ĵurnalisto, post instruado de la ‘Lingvo rumana’, ‘Lingvo kaj kulturo hebrea’, ‘Lingvo araba’ kaj ‘Sanskrito’ estas, ekde marto 2015, asociita profesoro pri ‘ĝenerala lingvistiko’ ĉe la Universitato de Parmo (Italio). Liaj ĉefaj interesoj: kontakto inter lingvoj kaj kulturoj, tradukscienco, lingvoj kaj mondkonceptoj, lingvaj kaj sociaj minoritatoj, soci-lingvistikaj aspektoj de naciaj identecoj. Inter la plej freŝdataj sciencaj eldonaĵoj estas almenaŭ: Regalità e comando nel lessico greco (“Quaderni di Paideia”) 2008 (enkonduko de Prof-ro M. Negri, IULM – Milano); La Vita di Bertoldo di Giulio Cesare Croce nella versione del manoscritto n. 328 (230) del Fondo Zabelin 45641 del Museo storico di Mosca, Editura Brumar, Timişoara 2011 (enkonduko de Prof-ro Th. Krefeld, Ludwig-Maximilians-Universität – Munkeno); Pagine mediterranee fra lingue, culture, identità. Riflessioni a cavallo di multilinguismo, multiculturalismo ed esperantologia, Torri del Vento Edizioni, Palermo 2012; Esperantaĵoj. Dek ses itineroj esperantologi-lingvistike, FEI, Milano 2014; Fortini–Sereni: la grande amicizia, Tapirumé, Cremona 2014.

Jam konsiliano de IEJ kaj nun vicprezidanto de IEF, li estas la organizanto de la Premio “Canuto” por la plej bona doktora disertacio pri interlingvistikaj kaj esperantologiaj temaroj, kaj li sekvis dum la lastaj jaroj, kiel referanto, doktorigajn tezojn pri temoj rilataj al Interlingvistiko kaj Esperantologio. Okaze de la V-a fojo de la Premio, li kuratelis la volumon: La Premio «G. Canuto» por magistriĝa disertacio pri Interlingvistiko kaj Esperantologio. Kvin jaroj da (inter)lingvistikaj pliprofundigoj en Parma, FEI, Milano 2014.

Specife pri la lingvo internacia li verkis pli ol 30 publikaĵojn; ekde 1999 li prelegis multfoje, en fakaj konferencoj kaj komunikadoj, en Italujo kaj eksterlande. Inter la plej freŝdataj publikaĵoj esperantlingvaj, estas almenaŭ citindaj: Genezo 1,1. Esotera interpreto, FEI, Milano 2015; “Lingvoj, valoroj, kulturoj, mondokonceptoj en dialogo: la signifoplena kazo de la Schola Salerni, modelo de Renkonto kaj Komunikado por la Tria Jarmilo”, en: Belarta rikolto 2015 (Premiitaj verkoj de la Belartaj Konkursoj de Universala Esperanto-Asocio), Mondial, New Jork 2015, pp. 30-51; (red.) Inter Scienca Komunikado kaj Lingvaj Rajtoj (el la itala vidpunkto en eŭropan kadron). Memore al Arrigo Castellani, FEI, Milano 2015. ĵus aperis traduko fare de li al la itala de la romano de M. Miconi, La Projekto, FEI, Milano 2013.

Per la eseo “La Zamenhofa revo inter lingvistika kaj religia planado: interpopola dialogo kaj tutmonda interkompreno per Esperanto kaj Homaranismo” li gajnis la (unuan) Premion “Luigi Minnaja” de la “Belartaj Konkursoj” de UEA 2011. Li gajnis la Premion “Maŭro La Torre” 2015 (de ILEI) per la esplor-laboro “La tradukoj de Pinokjo: kiel evoluis Esperanto inter 1930 kaj 2003”.

Supren
UEA, 2021