Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Stel-domo en Kuritibo, Brazilo: materiigo de lingva kaj filozofia idealoj
Ivan Eidt Colling
Resumo

En la jardeko 1930, Augusto Gonçalves de Castro elpensis, projektis kaj mem konstruis lignan domon sur terpeco situanta en kvartalo Alto da Glória, en Kuritibo, ĉefurbo de ŝtato Paranao, en la sudo de Brazilo. Sed ne temas pri ordinara domo. Castro estis esperantisto – li fondis Paranaan Esperanto-Asocion en 1925 – kaj teozofo. Li decidis harmonie kunigi en sia projekto du ĉefajn temojn: la sespintan stelon, simbolon de teozofio, kaj la kvinpintan stelon, simbolon de Esperanto. Pro ĉi tiu originala ideo, Castro proponis al si mem grandan defion konstrui domon kun malmultaj ortaj anguloj. Kvar jarojn li laboris, dum sia libera tempo, uzante karbidan lampon por lumigi la lokon. Per tiu laborego li materiigis en Stel-Domon siajn lingvajn kaj filozofiajn ideojn kaj idealojn. La domo estas monumento. Sed en tiu monumento li kaj lia edzino loĝis, tie kreskis iliaj tri gefiloj, tie funkciis lernejo. Ĉio ĉi intensigas la simbolan forton de la domo kaj igas ĝin unika. Grava mencienda detalo: Castro estis ne arkitekto aŭ inĝeniero, sed librotenisto. La domo havas 178 kvadratajn metrojn, dividitajn en tri etaĝojn (kelon, teretaĝon kaj supran etaĝon). La ĉefa salono de la domo estas kvinangula; ĉe ĉiu latero estas ĉambro. Ĉi tiuj kvin etaj ĉambroj estas samareaj, kaj ĉiu el ili egale komunikiĝas kun la centra ejo per senpordaj aperturoj (kun formo de sespinta stelo). Ĉi tio estas alegorio de la lingva egalrajteco proponata kaj defendata de Esperanto kaj efektive praktikata de esperantistoj de pli ol jarcento. Ankaŭ en la supra etaĝo ĉiuj dormoĉambroj estas ligitaj al centra ejo, en kies centro estas kvinangula aperturo, kiu do ebligas komunikon inter teretaĝo kaj la supra etaĝo. En ambaŭ etaĝoj, sur la plafono, videblas kvinpinta verda stelo. La domo estis restaŭrita kaj rekonstruita en tereno de Pontifika Katolika Universitato de Paranao (PUCPR). La reinaŭguro okazis en la 6-a de Junio 2013. Ĝi estas nun loko por subskribado de oficialaj dokumentoj de la Universitato, muzea spaco kaj ekspoziciejo.

Biografio

Ivan Eidt Colling (1968), diplomito pri fiziko, elektra inĝenierarto kaj pola filologio, kun post-diplomaj studoj pri Interlingvistiko (UAM), doktoriĝinto pri sistemoj de energio, docento de De­partemento pri Elektra Inĝenierarto de Federacia Universitato de Paranao (UFPR), Kuritibo, Brazilo, kaj kunordi­ganto de projekto “Esperanto: lingvo kaj kulturo”, de Centro de Lingvoj kaj Interkulturo (CELIN-UFPR).

Supren
UEA, 2022