Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
La Internaciaj Olimpiadoj pri Matematiko
François Lo Jacomo
Resumo

En 1959, sep landoj de orienta Eŭropo kreis novan konkurson, Internacia Olimpiado pri Matematiko. Nun, ĉiujare, cento da landoj partoprenas ĝin kun po ses kandidatoj (mezlernejanoj malpli ol 20-jaraĝaj) kaj du gvidantoj. Ĝi okazas en plej diversaj landoj (2016 en HongKongo), la invitanta lando pagas la restadon kaj ĉiu lando pagas sian vojaĝon. Ĉiu kandidato ricevas la problemtekstojn kaj redaktas sian solvon en sia propra lingvo.

Tiu ĉi konkurso prezentas alian matematikon ol tiu instruata en la lernejoj. Ĉefe gravas la kapablo rezoni uzante malmultajn scikonojn sed grandan cerbuman lertecon. Ekzemplo estos prezentita de problemo, kiu ne necesigas pli da konoj ol havas normala 13-jara lernejano, sed kiu estis plej malfacila por preskaŭ ĉiuj kandidatoj.

La sukceso de tiu ĉi konkurso kaŭzis naskiĝon de aliaj regionaj kaj naciaj olimpiadoj, ofte laŭ la sama principo. La trejnado al tiuj ĉi konkursoj tre varias de lando al lando. En Francio ĝin gvidas asocio Animath, kun modesta financado.

Biografio

Naskita en 1954, Esperantisto ekde 1971, dumviva membro de UEA ekde 1977 (?) kaj Akademiano ekde 1989, mi partoprenis tridekon da Universalaj Kongresoj kaj prelegis en IKU 1981 pri kvardimensia spaco. Profesie, doktoro pri lingvistiko kaj agregaciulo pri matematiko, mi nun estas instruisto pri matematiko. En 1998, mi kunfondis asocion Animath : www.animath.fr, kies unu el la celoj estas organizi francan trejnadon al Internacia Olimpiado pri Matematiko kaj similaj konkursoj. Mi daŭre estas estrarano de Animath kaj mem gvidis pli ol dudek trejnigajn staĝojn, por kelkfoje 80 lernantoj kaj 20 instruistoj dum dek tagoj. Entute, depost 1998, pli ol 700 homoj partoprenis en tiuj ĉi staĝoj.

Supren
UEA, 2022