Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Esperanto en la socireta epoko, kiel rimedo de la lingva justeco
Dmitrij Ŝevĉenko
Resumo

Facebook, Twitter, Ipernity, Linkedin, G+, Instagram... La moderna vivo ne imageblas sen sociaj retoj. Se vi NE estas komputila programisto aŭ teknikisto, tiu ĉi IKU-prelego estas por vi. Facilforme, sen uzo de la komplikaj teknikaj terminoj, vi ekscios kiel aperis sociaj retoj, kiamaniere ili funkcias, kian lokon kaj perspektivojn havas Esperanto en ili, kial pluraj sociaj retoj ne plu ekzistas kaj kion atendas ilin en la futuro. Ĉu oni entute bezonas Esperanton en la sociaj retoj kaj sociajn retojn en Esperanto?

Biografio

Dmitrij Ŝevĉenko estas denaska esperantisto, universitata instruisto kaj eldonisto. En 2010 ĉe la katedro de amaskomunikiloj de RUDN (esperante – Rusia universitato de amikeco de popoloj) li sukcese defendis magistran disertacion pri la temo «Periodaĵoj en Esperanto kiel rimedo de internacia komunikado». Li instruas en RUDN interretajn teknologiojn, kaj prelegas pri la sociaj retoj.

Krome li okupiĝas pri post-universitataj studoj pri komunikado en Esperanto, partoprenas multajn sciencajn konferencojn, kie prelegas pri Esperanto-komunikado kaj Esperanto-ĵurnalismo, aŭtoras priesperantajn artikolojn en la ruslingvaj sciencaj revuoj. Ĝenerala direktoro de Esperanto-eldonejo «Impeto», aŭtoro de kelkaj libroj, membro de AIS, ILEI, UEA kaj estrarano de Tutmonda Esperantista Ĵurnalista Asocio, preleganto de Internacia Vintra Universitato.

Kune kun Anna Striganova en 2014 li lanĉis universitatan kurson de Esperanto.

Supren
UEA, 2022