Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Turismo kaj popolmigrado – eblecoj kaj riskoj por daŭripova ekonomia progreso
Gábor Márkus
Resumo

La amasa turismo kaj popolmigrado de nia dudekunua jarcento havas grandan potencialon evoluigi la ekonomion mondskale kaj interproksimigi homojn, sed ili povas ankaŭ esti medi- kaj kultur-detruaj. La klimatŝanĝo dezertigis grandajn teritoriojn en Afriko kaj Sud-Ameriko, kie la homaj vivkondiĉoj detruiĝis. Pro tio kaj pro militoj kaj malriĉeco pli ol unu miliono da enmigrantoj alvenas jare en la Eŭropan Union (EU) kaj ankaŭ en Nord-Amerikon alvenis milionoj da enmigrantoj dum la lastaj jardekoj.

Estas fortaj rilatoj inter turismo kaj popolmigrado, ekzemple dum la komunisma epoko la elmigrado estis malpermesata en multaj landoj kaj el tiuj landoj la elmigrantoj alvenis al aliaj landoj kutime kiel turistoj. Sekve de la mondskala popolmigrado estiĝis grandaj kaj multnombraj komunumoj de enmigrantoj en Okcidenta Eŭropo kaj Nord-Ameriko kaj poste centmiloj da familianoj kaj konatuloj de tiuj enmigrantoj vizitas ilin kiel turistoj ĉiujare. Estas ĝenerale akceptate, ke la turismo efike helpas la ekonomian evoluon mondskale, sed estas diskuto, ĉu la popolmigrado estas utila aŭ malutila por la alte evoluintaj landoj.

La Eŭropa Komisiono deklaris ke la enmigrado estas bezonata por la EU, ĉar pro manko de naskiĝoj la eŭropa komunumo maljuniĝas kaj sen enmigrado mankus laborforto por daŭripova ekonomio progreso. Angela Merkel, la ŝtatestrino de Germanio emfazas, ke la okcidenta mondo havas moralan devon helpi la rifuĝintojn kaj ŝi kuraĝigas la popolmigradon ne nur en Germanion sed ankaŭ en la tutan Eŭropan Union. Aliaj ŝtatgvidantoj, ekzemple la ĉefministroj de Hungario, Pollando, Ĉekio kaj Slovakio opinias, ke la enmigrado okazas pli da malavantaĝo ol avantaĝo.

En sia prelego la preleganto laŭ UN statistikoj trarigardas la turismon kaj popolmigradon mondskale kaj analizas iliajn avantaĝojn kaj malavantaĝojn. Fine li konkludas, kiel la mondo devus trakti tiun ampleksan fenomenon kiu havas gravajn sociajn, ekonomiajn, financajn, kulturajn kaj mediajn efikojn por la vivo de centmilionoj da homoj en la mondo.

Biografio

MÁRKUS Gábor naskiĝis en 1948 en Hungario. Finis studprogramon de la Budapeŝta Ekonomiko-scienca Universitato en 1972 en la kampo de planado kaj matematiko. Dum la sekvontaj jaroj li instruis matematikon en la sama universitato. En 1982 ricevis stipendion de japana Entrepreno Verda Stelo por studi en Nanzan Universitato en mezjapana urbo Nagoya. Post la sukcesa fino de la studprogramo li doktoriĝis pri la analizo de la japana ekonomia evoluo. En la naŭdekaj jaroj li fariĝis strategia manaĝero de la plej granda hungara industria organizo, la Nacia Petrola Korporacio. Por konatiĝi kun la internacie uzataj plej modernaj entrepreno-direktaj metodoj en 1993 li sukcese finis studprogramon en urbo Boston, Massachussetts, USA. Kiam la orient-eŭropaj landoj decidis aliĝi al la eŭropa komunumo, tiam li estiĝis estro de la hungara parlamenta kontrola kaj aŭditora organizo havante du taskojn: kontroli la registaron kaj evoluigi la publikan administran sistemon por ke la lando povu aliĝi al la Eŭropa Unio. Li estas verkinto de pli ol 150 libroj kaj artikoloj en diversaj lingvoj, la ĉefverkoj estas: Perkomputilaj entrepreno-direktaj metodoj (eldonis sia universitato en 1974), Internacia kunlaboro en la publika administrado (eldonis la hungara Ĉefministra Oficejo en 1995), Financa kontrolo kaj aŭdito en la Eŭropa Unio (eldonis la hungara Financa Ministrejo en 1994), Ruĝa suno kaj verda stelo (esperante), “Vörös nap és zöld csillag” (hungare), 赤い太陽と緑の星 (japane), 황해를 넘어서 (koree), 东南亚之旅 (ĉine), แบบฝึกหัดภาษาเอสเปรันโต โดย ดร. มาร์คุส การ์บอร์ (taje). Dum la lastaj jaroj li gvidis lingvokursojn kaj prelegis pri diversaj kulturaj kaj ekonomikaj temoj en la Indramang Universitato en Koreio kaj en la Srinakharinwirot Universitato en Tajlando.

Supren
UEA, 2022