Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Pilgrimado: religio kaj turismo
Leif Nordenstorm
Resumo

Pilgrimi estas kiel asertas NPIV "Vojaĝi kun religia celo al sankta loko". Tio tamen estas nur malgranda parto de interesa fenomeno. Pilgrimado komenciĝas jam dum la planado de pilgrimado. Usona islamana virino en sia memorlibro priskribas kiel naskiĝis ŝia ideo pilgrimi al Mekko kaj kiel ŝiaj konatoj diversmaniere subtenis ŝian projekton. Pilgrimado ankaŭ ne finiĝas kun la vojaĝo. Multaj pilgrimoj povas diversmaniere rakonti kiel ŝanĝiĝis iliaj vivoj post la pilgrimado. Pilgrimado tamen ne estas nur religia fenomeno, sed ankaŭ turisma. Ne ĉiuj pilgrimantoj estas religiemaj. Multaj el ili pro tute aliaj kialoj pilgrimas. Kelkaj ŝatus esti religiemaj, aliaj kontentas esti nur turistoj.

Pilgrimado ne estas nur malmoderna antikva fenomeno. En nia tempo modernaj fenomenoj ŝanĝis pilgrimadon. Nun oni ne devas piediri sed povas eĉ per helikoptero iri sur sanktan monton, sed ĉiu tia pilgrimado same valoras kiel pieda montgrimpado. En Mekko multaj pilgrimoj komencis foti sin mem per poŝtelefono kaj tuj publikigi la pilgriman bildon en Fejzbuko. Konservemuloj opinias ke tio estas tute malbona evoluo, sed ne plu eblas halti ĝin. 

En mia prelego (aŭ en miaj prelegoj) mi traktos ekzemple pilgrimadon al Atoso, la monaĥa respubliko en Grekio, al kiu virinoj ne rajtas veturi, kaj la japanan monton Fuji, kiu estis sankta monto por pluraj religioj, kaj en diversaj manieroj dum diversaj epokoj. Mi priparolos ankaŭ Jerusalemon, kiu estas celo por pilgrimoj de diversaj religioj. Mi ankaŭ priparolos pilgrimadon en Hindio, kie povas esti 15 milionoj da homoj en unu sama loko samtempe.

Mia prelegos ankaŭ pri pilgrimado al aliaj lokoj en diversaj kontinentoj.

Biografio

Naskiĝo: 26 Septembro 1960 Ekzamenoj:

1983-03-14 Bakalaŭro pri humanistiko (rusa lingvo kaj orienteŭropaj studoj) (Upsala universitato, www.uu.se)

1985-10-31 Bakalaŭro pri teologio (Upsala universitato, www.uu.se)

1991-11-11 Licenciulo pri teologio (Upsala universitato, www.uu.se)

2002-06-20 Doktoro pri teologio (Upsala universitato, www.uu.se)

Supren
UEA, 2022