Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Kial nun modas antagonisto?
Anna Striganova
Resumo

Dum kelkaj lastaj jaroj oni ofte povas aŭdi kaj legi plendojn: modas malbonaj herooj, infanoj en siaj ludoj rolas vampirojn kaj zombiojn, en la populara arto pli kaj pli ofte monstrecaj imagoj anstataŭigas pure belajn, difekto anstataŭigas idealon. Do, socio anime malsanas. Tiuj vortoj estas nek malvero, nek klaĉoj, nek konflikto de generacioj. Hodiaŭ vere modas malicaj herooj, modas antagonistoj, modas vampiroj kaj drakoj. Sed ĉu vere tio estas anima malsano de socio?

Por ne babili vane kaj neserioze pri tiu vere grava demando ni devas kompreni – kiu estas tiu malbona heroo, kiam aperis li en diversaj kulturoj, kiel evoluiĝis kaj kiam sukcesis venki la bonan, unue en fabeloj, kaj poste en homaj koroj. Flugante reen, en komencon de la homa mondo, kaj zorgeme sekvante la vojon de heroo kaj lia antagonisto en popolaj fabeloj de diversaj landoj kaj epokoj, ni povas vidi, ke tiu eterna konflikto estas multe pli komplika kaj psikologie profunda ol modernaj filozofiaj ideoj pri bono kaj malbono.

Niaj bono kaj malbono maturiĝis kaj donis rikolton kadre de historia kaj socia evoluo, ili ĉiam deflankigis nin unu de la alia, dividis nin je popoloj kaj religioj. Kaj finfine, en moderna mondo kun ĝia libereco de persona elekto ĉiu havas proprajn imagojn pri bono kaj malbono. Sed kiam ni legas antikvajn fabelojn de ajna kulturo, ĉiu el ni senpense rekonas, kiu estas bona kaj kiu malica – do niaj kulturaj kaj landaj limoj, tiom forte enfluantaj niajn bonon kaj malbonon, havas neniun influon sur absoluta brileco de antikva heroo kaj absoluta morneco de ĝia antagonisto.

Esplorante historion de rilatoj inter heroo kaj antagonisto ni povas rimarki unu interesan trajton: ju pli antikva estas fabelo – des pli ofte heroo venkas. Naskiĝinta en aŭroro de homa historio, suna heroo, forta viro senescepte ĉiam venkas fridan drakon kaj sola pereigas centojn da senformaj, ombrecaj malamikoj. Herooj de antikvaj mitoj jam ne tiom fortas, drakoj kaj bestoj ofte restas vivaj, herooj pereas, kaj la plej forta el ili ne ĉiam povas sola venki eĉ kelkajn malamikojn. En mezepoko bonaj reĝoj de tempo al tempo toleras regemon de drakoj, mornaj magiistoj mortigas kavalirojn kaj heroo ne ĉiam povas venki eĉ unu antagoniston en justa duelo. Dum novaj tempoj, en popolaj fabeloj vendanta sian animon al diablo heroo ne kapablos venki eĉ sin mem. Kaj nun, finfine, modas antagonisto, li ne nur venkas, sed dekomence staras sur loko de bona heroo. Ĉu ni kredu al pesimistoj, ke mondo nia, kiel rado, ruliĝas pli kaj pli malsupren, ruliĝas pli kaj pli rapide? Ĉu proksimas la fino?

Observante popolajn fabelojn, kiel sciencistoj, kaj forgesante tiujn solenecajn stultaĵojn, ni povas vidi tute alian bildon. Unue, ni devas rimarki, ke ju pli nova estas fabelo, des pli detala, komplikaj kaj personecaj estas ili ambaŭ – heroo kaj lia antagonisto. Due, ni devas kompreni, ke malgraŭ laŭforma simileco, interne tiu konflikto multfoje ŝanĝiĝis. Aŭrore, temis pri konflikto inter vivo kaj morto mem, jen kial heroo neniam malvenkis. Poste, kiam danke al ĉasado kaj terkultivado homa vivo iĝis pli facila, en fabelon venis konflikto inter heroo kontraŭ malamiko, milita konflikto, kie malvenko povas esti, sed kostas tro multe. Poste, danke al malfaciligo de socia sistemo kaj aperinta persona elekto de socia rolo, venis konflikto de heroo kontraŭ socio kaj kune kun ĝi unue en fabeloj aperis pala ombro de ideo, ke siaspece pravas ambaŭ – heroo kaj antagonisto – do malvenko ne plu estis tro terura. Sub forta premo de novaj religiaj ondoj naskiĝis nova konflikto de heroo kaj lia dio kontraŭ diablo, konflikto, kiu daŭras dum la tuta vivo kaj finiĝas ekster limoj de fabeloj. Samtempe kun evoluo de scienco venis konflikto inter homo kaj dio, inter kredo kaj ne kredo, ĉi foje jam klare pravis ambaŭ flankoj.

Sama laŭforme, konflikto inter heroo kaj antagonisto montris al ni homan batalon de la plej ekstera komence ĝis la plej intima fine, ŝanĝiĝis prezo de malvenko, ŝanĝiĝis de ebleco vivi por ĉiuj ĝis feliĉo de unu homo. Sed, ĉu tio estas malbono, ĉu tio signifas, ke mondo iĝis pli egoisma kaj vanta? Ĉu ne ni proklamas, ke en nia mondo intima feliĉo de ĉiu homo estas la plej valora kaj nobla celo? Kaj finfine, kial nun modas kaj venkas antagonisto?

Biografio

Anna naskiĝis en Moskvo, en 1987. Esperantiĝis en 2008. Ŝi estas magistro pri filologio, laboras ĉe filologia fakultato de Rusia universitato de amikeco de popoloj (RUDN), okupiĝas pri esploroj de literaturo, mitoj kaj fabeloj, estas aŭtoro de pluraj sciencaj artikoloj kaj preparas por la defendo doktoran disertacion. Anna verkas ankaŭ beletron en la rusa kaj origine en Esperanto. Kelkaj ŝiaj libroj trafis furorlistojn de Libroservo de UEA. Ekde aprilo 2017 ŝi iĝis kunredaktoro de la revuo Esperanto. Anna ofte prelegas en Esperanto kaj en la rusa dum sciencaj konferencoj, Esperanto-renkontiĝoj kaj Lingvaj Festivaloj.

Kune kun Dmitrij Ŝevĉenko nuntempe ŝi gvidas universitatan kurson de Esperanto kaj aktive kunlaboras en Esperanto-eldonejo “Impeto”.

Supren
UEA, 2022