Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Popolmigrado kaj la Eŭropa dilemo
Gábor Márkus
Resumo

Dum la lastaj jaroj milionoj da enmigrantoj (ĉefe islamanoj) alvenis en Eŭropon el Azio kaj Afriko, kie pro senlaboreco, ekonomia krizo, milito kaj malriĉeco la vivkondiĉoj fariĝis neelteneblaj. Krome, estis multaj azianoj kaj afrikanoj, kiuj spertis, ke en Azio kaj Afriko la ĝenerala monata salajro estas kelkdek eŭroj monate kaj informiĝis, ke en Okcidenta Eŭropo eblas ricevi kelkmil eŭrojn monate. Angela Merkel, la ŝtatestrino de Germanio opiniis, ke la okcidenta mondo havas moralan devon helpi la rifuĝintojn kaj deklaris, ke Germanio emis akcepti rifuĝintojn senlime. Sekve de tio milionoj da enmigrantoj alvenis en Eŭropon (ĉefe en Germanion), en 2015 pli ol unu miliono dum unu jaro.

Rigardante tiun fenomenon multaj artikoloj aperis en kelkaj ĵurnaloj, kiuj prognozis, ke dum kelkaj jardekoj la blankula mondo finiĝos en Eŭropo kaj islamo estiĝos la plej granda religio en tiu kontinento. Aliaj ĵurnalistoj kaj sociosciencistoj opiniis, ke tio ne okazos. Ĉar unu miliono da enmigrantoj estas nur 0.2% de la 500 miliona EŬ loĝantaro. Do eĉ se en ĉiu jaro alvenos unu miliono da homoj, la rezulto estos ke post cent jaroj la nombro de la novaj enmigrantoj estos nur 20% de la tuta loĝantaro.

La preleganto konstruis matematikan-demografian modelon por prognozi la realan estonton kaj konkludis, ke ambaŭ opinioj estas malveraj. Tute ne estas reala, ke post kelkaj jardekoj la nombro de la eŭropa islama komunumo estos pli granda ol la nombro de aliaj sociaj grupoj, sed estas ebleco, ke post jarcento tiu fenomeno (la islamiĝo de Eŭropo) realiĝos.

Por analizi la vivkondiĉojn en Afriko kaj por pli bone kompreni la motivojn kial afrikanoj amase emas elmigri el siaj hejmlokoj, la preleganto organizis sociosciencan konferencon en Tanzanio kaj enketon en la Demokratia Respubliko de Kongo. Oni konkludis, ke pro la signifeca salajronivelo kaj pro la eŭropa emo akcepti rifuĝintojn senlime, antaŭvideblas, ke multnombraj enmigrantoj aperos en Eŭropo en la antaŭvidebla estonto. Oficialaj UN statistikoj prognozas, ke la loĝantaro de Afriko duobliĝos en la venontaj jardekoj, do la demografia problemo estiĝos pli grava en la estonto. Por solvi tiun problemon la internacia esplorgrupo, gvidata de la preleganto proponas metodojn kiel la homaro (kaj ne nur la Eŭropa Unio) devos trakti tiun globalan problemon de popolmigrado dum la venontaj jaroj.

Biografio

MÁRKUS Gábor naskiĝis en 1948 en Hungario. Finis studprogramon de la Budapesta Ekonomiko-scienca Universitato en 1972 en la kampo de planado kaj matematiko. Dum la sekvontaj jaroj li instruis matematikon en la sama universitato. En 1982 ricevis stipendion de japana Entrepreno Verda Stelo por studi en Nanzan Universitato en mezjapana urbo Nagoya. Post la sukcesa fino de la studprogramo li doktoriĝis pri la analizo de la japana ekonomia evoluo. En la naŭdekaj jaroj li fariĝis strategia manaĝero de la plej granda hungara industria organizo, la Nacia Petrola Korporacio. Por konatiĝi kun la internacie uzataj plej modernaj entrepreno-direktaj metodoj en 1993 li sukcese finis studprogramon en urbo Boston, Massachussetts, USA. Kiam la orient-europaj landoj decidis aliĝi al la eŭropa komunumo, tiam li estiĝis estro de la hungara parlamenta kontrola kaj aŭditora organizo havante du taskojn: kontroli la registaron kaj evoluigi la publikan administran sistemon por ke la lando povu aliĝi al la Eŭropa Unio. Li estas verkinto de pli ol 150 libroj kaj artikoloj en diversaj lingvoj, la ĉefverkoj estas: Perkomputilaj entrepreno-direktaj metodoj (eldonis lia universitato en 1974), Internacia kunlaboro en la publika administrado (eldonis la hungara Ĉefministra Oficejo en 1995), Financa kontrolo kaj aŭdito en la Eŭropa Unio (eldonis la hungara Financa Ministrejo en 1994), Ruĝa suno kaj verda stelo (esperante), “Vörös nap és zöld csillag” (hungare), 赤い太陽と緑の星 (japane), 황해를 넘어서 (koree), 东南亚之旅 (ĉine), แบบฝึกหัดภาษาเอส เปรั น โต โดย ดร. มาร์ คุ ส การ์ บ อร์ (taje). Dum la lastaj jaroj li gvidis lingvokursojn kaj prelegis pri diversaj sociaj, kulturaj kaj ekonomikaj temoj en la Indramang Universitato kaj en la Hankuk Universitato por Fremdaj Studoj en Koreio, en la Teknika Universitato de Mongkut Reĝo kaj en la Srinakharinwirot Universitato en Tajlando.

Supren
UEA, 2022