Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Cirkulado de hidrargo en la naturo: fontoj, konsekvencoj kaj eblaj solvoj
Orlando E. Raola
Resumo

Hidrargo (atomnombro 80, atommaso 200.6 u, simbolo Hg) estas konata kaj uzata de la homo tra jarmiloj. Ĝi ludis signifan rolon en la antaŭindustria minado de metaloj kaj poste en la elektrokemia industrio (klor-alkala procezo por produkti gasan kloron kaj natrian hidroksidon). Grandaj kvantoj de hidrargo eniras la atmosferon en la poluaj gasoj elĵetitaj de karbo-brulaj elektraj centraloj. La fizikaj kaj kemiaj ecoj de hidrargo ebligas ĝian tutmondan atmosferan cirkuladon kaj ĝian akumuliĝon en la sedimentoj kaj oceanoj. Ĉiuj formoj de hidrargo montriĝas toksaj kaj ĝis nun neniu bona biologia efiko estis observita. Kvanta analizo de la hidrarga cirkuladon en natura medio estos montrita kune kun sugestoj pri eblaj vojoj por nuligi la ĝisnunan detruon kaj eviti daŭran poluadon. 

Biografio

Naskiĝis en Havano (1955). Doktoro pri Kemio (UC Santa Barbara, 2005) kaj profesoro pri kemio ĉe Santa Rosa Junior College. Esplorinteresoj rilataj al x-radia abosrbada spektroskopio kaj al neŭtrona difraktado kaj ties aplikado al studado de diversaj materialoj je la nanometra skalo kaj al mediprotektado.  Esperantisto ekde 1984. Preleganto por la 75a UK, preleganto en la Internacia Kongresa Universitato de la 88a UK (Goteburgo), en Havano en la 95a UK kaj en Bonaero en la 99a UK, 100a Lillo kaj 101a en Nitro, 102a UK en Seulo.  Ekloĝis en Usono en 1994, kaj tuj ekaktivis en la loka (San Franciska golfo), Kalifornia kaj tutlanda movadoj. Prezidanto de la landa asocio Esperanto-USA (2010 ĝis nun). Instruis en Somera Kursaro ĉe Universitato de Kalifornio San Diego (2010). Elektita al la Akademio de Esperanto (2016). 

Supren
UEA, 2022