Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Ĉu heroo malvenkas?
Anna Striganova
Resumo

— Fabelo ne povas havi malfeliĉan finon!
— Kial ne?
— Ĉar heroo ne malvenkas!

Sufiĉe ofte aŭdebla dialogo – ĉu ne? Fojfoje ni akceptas tiun veron senpense. Fabela heroo ne malvenkas, ne timas, ne ploras – per tiuj vortoj oni sufiĉe ofte edukas nin, kaj ni hontas. Sed ĉiu infano same edukita, unufoje trovos alian fabelon, ekzemple tiun, mezepokan pri kavaliro-malbonŝanculo. En nebulo li mortigis amikojn anstataŭ malamikoj, li ne rekonis magian sanktan glavon kaj pro dia kolero freneziĝis kaj mortigis per ĝi centon da gastoj dum festo. Dum tuta lia vivo li nur stulte kreis tragediojn kaj finifine mortis en batalo kun amata frato, ne rekoninte lin. Kaj fabelo finiĝis per la vortoj. “Jen kiel mortis bona heroo...”. Heroo! Ĉu heroo? Tiu ĉiam ploranta, ĉion timanta stultulo?

Haltu ni kaj faru ni ĉi tie la plej gravan demandon. Kiu ja estas heroo? Kaj se ni estus sinceraj ni tuj ekmemorus aron da diversaj rolantoj – bonaj kaj malbonaj, tragikaj, ridindaj, feblaj aŭ monstrece fortaj. Tute diversaj sen eĉ unu komuna trajto. Ne, unu tamen estas: ili ĉiuj estas ĉefaj rolantoj de siaj fabeloj. Do se iu demandus vin kiu estas la heroo – vi povus facile respondi per mallonga frazo: heroo estas tiu, pri kiu oni rakontas.

Sed la fabelo pri tio, ke heroo neniam malvenkas estas ja la plej antikva fabelo de homaro. Tiam oni neniam rakontis pri malvenkuloj. Interalie, en aŭroro de homaro, rakontado de fabelo estis bela kaj sakrala rito, kaj por krei vere fortan ligon kun aŭskultanto, fabelisto ĉiam rakontis kvazaŭ heroo estis li mem, uzante “mi”, anstataŭ “li”. Kaj nur tiu fakto, ke rakontisto sidas ĉi tie, viva kaj sana. kaj diras “mi” promesis al aŭskultantoj, ke fabelisto-heroo nepre venkos, mortintoj ja ne rakontas fabelojn.

Sed ĉu la plej antikva fabela heroo neniam malvenkis, ĉar antaŭe homoj estis pli bravaj kaj ĉielo pri blua? Fabelo – la unua ĝenro de arto en homa mondo, aperis ne por plibeligi vivon, sed por kompreni ĝin, por rerakonti ĝin, por eduki. Do, por ni tute sufiĉos trovi kaj kompreni sociajn rilatojn, ĉiutagan realecon de homo en kiuj aperis tiu aŭ la alia fabelo por vidi, kiel ĝi ŝanĝiĝis de epoko al epoko kaj kiam heroo finfine akiris rajton malvenki.

La tuta homaro sendepende de nacieco kaj geografio havis tute similajn, preskaŭ samajn fabelojn, kiuj preskaŭ same kaj ĉiam samdirekte ŝanĝiĝis kongrue kun ŝanĝoj en socia vivo de homo. Neniuj mirakloj: samaj fabeloj elkreskis el samaj vivkondiĉoj, celoj kaj taskoj. La plej unua fabelo de ĉiu popolo estas sama. Forta heroo, vestita je ora vestaĵo, eĉ se li estas mizerulo, per unu mano venkas centojn da malamikoj kaj poste dum festeno trinkas multajn barelojn de vino kaj ne ebriiĝas. Tiu fabelo ĉesas ŝajni stulta kaj sensenca, se ni observas tempon kiam ĝi aperis. Absolute febla homo, ankoraŭ preskaŭ besto, ĉiutage batalas por vivi – batalas kontraŭ malvarmo, kontraŭ nevenkebla naturo, kontraŭ rabaj bestoj. Elvivi estas lia sola tasko. Li ankoraŭ ne traktas sin kiel apartan personon, li ankoraŭ ne vidas limon inter si, aliaj homoj kaj mem fakto de vivo. Kiam li venkas ion mortigantan, venkas la vivo mem. Jen pri kio rakontas la unua fabelo. Pri vivo, kiu venkas malvivon. Kaj la plej forta konata al homo fonto de vivo, kiu venkas ĉiam estas suno, jen kiel ĝuste ĝi iĝas la unua fabela heroo. Suno ne devas esti riĉa por esti ĉiam ora. Suno per sola radio-mano venkas milon da malamikoj-neĝeroj, glacieroj kaj aliaj infanoj de malvarmo. Kaj dum printempa festeno ĝi trinkas el tero malvarman akvon, sekigante ĝin. Trinkas per bareloj kaj ne ebriiĝas. Ĉu povas ĝi malvenki? Ĉu, se ĝi malvenkus, restus iu por rakonti fabelon?

Poste venis epoko de ĉasistoj kaj triboj kun gravega socia ŝanĝo – homo nun havas propraĵon – armilon, vestaĵon – kaj havas sperton. Kaj tion kaj tion li nun povas transdoni – do devas havi heredanton. Por havi heredanton li devas havi familion, konstantan parulon. Tasko ĝis nun estas sola – vivi, sed nun ĝi dividiĝas je du roloj – vira kaj virina. Fabela viro vojaĝas kaj mortigas drakojn, kaj lernas esti lupfantomo, do transformiĝi je forta besto, esti same bona ĉasisto kiel forta besto, same danĝera kaj brava. Virino atendas en alta turo sian princon, ĉar viro devas esti certa, ke virino ne havis aliajn virojn kaj lia heredanto estus lia. Fabela viro venas al ŝi forme de terura besto, ŝi nepre karesos kaj hejmigos lin. Ĉu povus iu el ili malvenki? Denove ne. Se fabela viro ne transformiĝus je fortega besto, se knabo ne iĝus ĉasisto same bona kiel besto, ĝi estus malutila por tribo, estus forpelita kaj mortus pro malsato. Samo okazus pri virino, kiu ne trovus sian beston-viron. Ili ambaŭ mortus kaj restus neniu por rakonti fabelon.

Tio estas nur du unuaj ŝtupoj el kelkaj. Kiaj ja estis aliaj? Kaj kiam, kial heroo de fabelo finfine eklernis malvenki?

Biografio

Anna Striganova naskiĝis en Moskvo, en 1987. Esperantistiĝis en 2008. Ŝi estas magistro pri filologio, laboras en la filologia fakultato de Rusia universitato de amikeco de popoloj (RUDN), okupiĝas pri esploroj de literaturo, mitoj kaj fabeloj, estas aŭtoro de pluraj sciencaj artikoloj kaj preparas por la defendo doktoran disertacion. Anna verkas ankaŭ beletron en la rusa kaj en Esperanto. Kelkaj ŝiaj libroj trafis furorlistojn de Libroservo de UEA. Ekde aprilo 2017 ŝi iĝis kunredaktoro de la revuo Esperanto. Anna ofte prelegas en Esperanto kaj en la rusa dum sciencaj konferencoj, kongresoj, Esperanto-renkontiĝoj kaj Lingvaj Festivaloj. Kune kun Dmitrij Ŝevĉenko nuntempe ŝi gvidas universitatan kurson de Esperanto kaj aktive kunlaboras en Esperanto-eldonejo “Impeto”.

Supren
UEA, 2022