Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
La angla: ĉu kreola lingvo de konkeritoj?
Ida Stria
Resumo

La angla estas en moderna tempo vaste parolata potenca interlingvo, riĉa je vortoj kaj strukturoj pruntitaj el diversaj lingvoj. Ĝi apartenas al la okcidenta branĉo de la ĝermana lingvofamilio; tamen longa historio de invadoj de la Britaj Insuloj fare de Skandinavoj kaj Normandoj brulstampis la anglan tiel, ke ĝi similas al lingvoj eksteraj de sia branĉo. Pro tio lingvistoj diskutas fervore, ĉu la angla lingvo ne estu konsiderata kreola lingvo (simpligita interlingvo kun denaskaj parolantoj aperinta en relative mallonga tempo).

La prelego donas superrigardon pri la anglosaksa (malnova angla) kaj ĝia evoluo al la meza angla lingvo dum la konkeroj. Prezentitaj estos debatoj pri la statuso kaj parenceco de la angla en tiu tempo.

Parto de lingvistoj opinias la anglan esti kreola lingvo bazita sur la anglosaksa kaj normandfranca de la 11 jc., kaj ili montras la grandan malsamecon inter la malnovangla kaj la mezangla. Alia ofta tezo estas, ke jam la malnova angla miksiĝis kun la lingvo de konkerintoj, ĉi-okaze la skandinavoj, kiuj venis al la Britaj Insuloj en la 5a jc. Tamen lastatempe aperis voĉoj, kiuj kontraŭas la kreol-teorion kaj sugestas, ke la procezo de evoluo estis iompostioma, t.e. ke pro kontaktoj de lingvoj reciproke kompreneblaj aperis nova dialekto, nome la mezangla.

Biografio

Ida Stria (1986) estas doktoro pri aplikata lingvistiko kun specialiĝo pri interlingvistiko (2016). Dum la doktoraj studoj ŝi eklernis Esperanton, kiun ŝi analizis en sia disertaĵo. Ŝi magistriĝis pri etnolingvistiko kaj pri la sveda lingvo kaj diplomiĝis pri interlingvistiko en Poznań. Ŝi laboras kiel universitata instruistino de la sveda lingvo en Varsovio, Pollando, kaj esploras Esperanton kadre de kultura lingvistiko.

Supren
UEA, 2022