Esperantistoj ofte demandis/as min, kial oni ne aŭdas/legas pli ofte pri novaĵoj el la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo de la Aŭstria Nacia Biblioteko, precipe pri novaj ciferecigitaj dokumentoj.
Dum 20 minutoj mi ŝatus prezenti la plej diversan, precipe jam ciferecigitan, havaĵon pri UEA – ne nur librojn, periodaĵojn, fotojn, bildpoŝtkartojn, afiŝojn, muzeajn objektojn kaj arkivaĵojn, sed ankaŭ partetojn de ciferecigitaj sonbendoj kaj 16mm-filmoj.
Bernhard Tuider (*1980) studis historion kaj Eŭropan etnologion en Wien. En 2007 li ekatentis pri Esperanto verkante sian diplomlaboraĵon pri la pacifisto, esperantisto kaj Nobel-premiito pri paco (1911) Alfred Hermann Fried (1864-1921). Ekde 2008 li deĵoras kiel bibliotekisto en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo de la Aŭstria Nacia Biblioteko, ekde 2013 kiel teamestro. De 2010 ĝis 2013 li estis prezidanto de la Aŭstria Esperanto-Federacio, dum la somersemestroj en 2013 kaj 2016 li gvidis seminariojn pri Esperanto en la Leopold-Franzens-Universitato Innsbruck.