Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Ontologioj: Ĉu ebla respondo al grava informa defio?
Ariadna García Gutiérrez
Resumo

Organizi kaj reprezenti informojn estas unu el la grandegaj defioj alfrontataj de fakuloj pri Informaj Sciencoj. Entrudiĝo de la nomataj “novaj teknologioj pri Informado kaj Komunikado”, ne plu tiom novaj, pli evidentigas tiun ĉi fenomenon. Serĉi kaj reakiri informojn estas la ĉefa kialo por ties organizado kaj reprezentado. Kiu estu la plej efika maniero tion fari? Ekzistas pluraj sistemoj por organizi kaj reprezenti informojn, principe, la tradiciaj manieroj: indeksado, resumoj, katalogoj. Tamen, per la teknologioj kaj Interreto estiĝis hipertekstoj kaj, kiel organizi tiom da informoj en tiom diversaj formatoj? Jen la demando kiun celas respondi ĉi tiu prezento rilate al ontologioj kiel enhavriĉaj sistemoj por organizi kaj reprezenti informojn pri specifa fakkampo tra terminologiaj kaj konceptaj specifaĵoj en formala lingvo (maŝin-komprenata), kiu plifaciligas la serĉon kaj reakiron de informoj per semantikaj interkompreniĝoj inter uzantoj kaj saĝaj programaroj.

La sistemo, jam uzata de la konata serĉilo “Google” ankaŭ uzindas en la Esperanta scienca komunumo; temas ne nur pri organizado kaj reprezentado de informoj, sed ankaŭ pri klerigado, akiro de konoj-scioj rilate al la sciencaj domajnoj kiel strukturitaj bibliografiaĵoj de niaj Esperanto-kongresoj kaj kiel ekzistopruvo pri Esperantologio.

Biografio

Fakulino pri Informaj Sciencoj. Fakultato pri Komunikado. Havana Universitato 2016.

– Gvidas la Terminologian Komisionon de UEA ekde 2016.

– Partoprenis dufoje en la Somera Terminologia Kurso organizita de TermNet kiel reprezentanto de UEA (Aŭstrio/Germanio). Prelegis tie pri la graveco de Aŭtonomaj sistemoj por reakiri informojn fokusite en la Ontologioj.

– Atingis postgradan diplomojn de la kataluna Universitato Pompeu Fabra pri “Metodologio de la terminologia laboro” en 2017.

– Prelegis dum TAKE 2018 pri Tradicia-teknologia trairado de sistemoj por organizi kaj reprezenti informojn.

– Diplomiĝis pri “Lingvistikaj kaj Kulturaj Mediascioj” de la Havana Universitato kaj la Sapienza Universitato de Romo en 2018.

Supren
UEA, 2021