Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Fabeloj pri naturo
Anna Striganova
Resumo

Mi spektas bildojn en bildgalerio: belega mezepoka junulino dormetas, duone dronante en riĉe floranta rozarbetaĵo; trista sanktulo sidas meze de seka eĉ laŭaspekte tristega dezerto; gajaj kamparaninoj de nia tempo ridas, danсante apud viva, rufa lignofajro apud flava kampo. Mi admiras kastelon deekstere: du fortikaj leonoj gardas ŝtupareton, ĉirkaŭvolvita de ŝtona vinbero, tegmento kuŝas sur dorso de arĝenteca fiŝo. Mi aŭskultas muzikon: jen vento sonas en ĝi, maltrankvila, dissoniganta ventego, jen sonas kelkaj notoj por pluvo kaj jen subite preskaŭ estingiĝas muziko, mi apenaŭ aŭdas vitrecan “tin-tin-tin” - estas neĝo, kiu falas sur humidan grizan teron. Instruistino demandas la klason kie mi tiam lernis: imagu, Hugo priskribis maron dum dek paĝoj. Dek paĝoj nur pri maro! Ĉu vi imagas, ĉu vi povas tiel”. Jes ja, kial ne?

Naturo kaj arto, naturo kaj kulturo de homaro estas ligitaj tiel forte, ke ofte eĉ ne eblas kompreni, kie finiĝas la unua kaj kie komenciĝas la dua: ŝtona templo elkreskas el ŝtono kiu laŭ beleco kompareblas kun templo mem. Melodio de sakfajfilo flugas super norda maro, kaj vento kunkantas, kaj daŭre kantas post kiam muzikilo silentas jam dumlonge. Sed apenaŭ ekzistas ĝenro de ajna homa arto pli ligita kun naturo ol popola fabelo – la unua literatura ĝenro de homaro. Fabelo aperas kiel instrumento de interkomunikado kaj edukado en epoko tiel antikva, ke homo ne havis ankoraŭ domon, familion, armilon, estis febla kaj eblo vivi estis sola lia tasko. Li dume ne havis filozofion, pensoj liaj estis facilaj: ke li vivas kaj tio bonas, ke lin lumigas kaj varmigas suno, ke plantoj estas bongustaj kaj ankaŭ bestoj estas bongustaj, ke plantoj donas belan ombron somere kaj bestoj povas esti danĝeraj. Jen kion li sciis kaj jen pri kio li komencis rakonti. Homo rakontis pri tio, kiel li transformiĝas en beston – ĉar tia estis lia revo ĉasadi kaj kuri kiel besto – tiel aperas fabela bestfantomo. Homo rakontas kiel kun li parolas kaj amikas plantoj, ĉar estas ne nur lia revo, sed jam fojfoje realiĝanta vero – instrui planton kreski, kie por homo estus oportune preni ĝiajn fruktojn. Homo rakontas pri fridanimaj senkompataj marvirinoj, kiuj dronigas homojn sentime alproksimiĝantajn al akvo, ĉar ĝuste akvon elektis homo por en fantazio meti tien siajn timojn: li dume ne kapablis naĝi, ne konstruis boatojn, do akvon, el kiu interalie konsistas neĝo – enkorpiĝinta morto kaj malvarmo – homo konis kaj komprenis malpli ol ĉion alian sur Tero. Kaj korpigante timon en virinan korpon, homo ankaŭ uzis tute naturan kaŭzon, sed tiun sekreton mi lasu por la prelego mem. Homo rakontis pri knaboj-ventoj, pri avo-vintro, pri panjo-tero ĉar li homigis la naturajn fortojn por pli bone ilin kompreni, priskribi, transdoni; sin ja homo pli malpli konis kaj per tio pli malpli konata estis pli facile kompreni la nekonatan. Tiel aperis ankaŭ ekzistanta ĉe ĉiuj popoloj de homaro (des pli ĉe nordaj) fabelo pri forta viro, ĉiam vestita je ora vestaĵo eĉ se li estas mizerulo, pri viro, kiu per unu mano venkis aron de malamikoj kaj poste dum venka festeno fortrinkos centon da bareloj kun vino, restante sobra. Temas pri suno: ĝi ne bezonas oron por esti ĉiam ore vestita, per unu mano-radio ĝi venkas milojn da neĝeroj kaj glacieroj por forigi vintron; kaj poste, kiam printempo jam venis, ĝi fortinkas el tero centon da bareloj de malvarma akvo – por tero denove iĝu preta doni rikolton. Tiu fabelo ekzistas ĉe ĉiuj popoloj de homaro, kun nur eta diverso – en landoj, kie ne estas neĝo, vintron anstataŭigas alia morto-sinonimo – nokto. Ĉu vi scias, kial ja sama fabelo aperas ĉie – ĉu eble kulpas antikvaj dioj, aŭ aliplaneduloj? Aŭ simple, sen misteroj, sur la tuta Tero, ekzistis kaj ekzistas nek unu homo, kiu ne scias, ke super li brilas Suno, donanta al li vivon? Ĉiuj antikvaj fabeloj elkreskas el naturo mem, jen kial ĉe ĉiuj popoloj ili similas. Oni ofte nomas tiun antikvan epokon paradiza, kiam legas fabelojn pri ĝi, sed ni ja ne estas facilanimuloj – ĉu? Jes, tiam venkis ĉiam la suno, ĉar ja se suno malvenkos ĉio pereos kaj restas neniu por rakonti fabelon – homo estis ankoraŭ tro facila por tion imagi. Jes, homo ĉiam interkonsentas kun planto, ili trovas komunan lingvon ĉar ja tiu fabelo estis kreita por montri, ke tio entute eblas. Jes, naturaj spiritoj estas en tiuj fabeloj liberaj, belegaj. Ĉi tie jam aperas io por pensi. Pasos tempo, kaj en fabeloj aperos herooj, kiuj katenos ŝtonajn trolojn-rokojn, kiuj faros feblaj kaj obeemaj liberanimajn riverajn knabojn. Ĉu vi jam scias pri kio temas? Jes, pri la plej ordinara vera vivo, pri scienco, – nun homo povas igi la naturajn fortojn servi al si. Realeco ŝanĝiĝas, fabelo obeas ĝin. Estas ankoraŭ unu ŝanĝo. Rerakontitaj popolaj fabeloj pri naturo iĝas pli kaj pli psikologiecaj, iam homiĝintaj por esti kompreneblaj naturaj fortoj homiĝas pli kaj pli.

Ĉu pro tio, ke homo pli kaj pli volas vidi ĉie nur sin, nur sian vizaĝon, ke la tuta Tero, donacinta al li arton naturo, iĝis por li nur ilo por gravega kaj eterna celo de ajna homo – sinkompreno?

Biografio

Anna naskiĝis en Moskvo, en 1987. Esperantiĝis en 2008. Ŝi estas magistro pri filologio, laboras ĉe filologia fakultato de Rusia universitato de amikeco de popoloj (RUDN), okupiĝas pri esploroj de literaturo, mitoj kaj fabeloj, estas aŭtoro de pluraj sciencaj artikoloj kaj preparas por la defendo doktoran disertacion. Anna verkas ankaŭ beletron en la rusa kaj origine en Esperanto. Kelkaj ŝiaj libroj trafis furorlistojn de Libroservo de UEA. Ekde aprilo 2017 ŝi iĝis kunredaktoro de la revuo Esperanto. Anna ofte prelegas en Esperanto kaj en la rusa dum sciencaj konferencoj, Esperanto-renkontiĝoj kaj Lingvaj Festivaloj.

Kune kun Dmitrij Ŝevĉenko nuntempe ŝi gvidas universitatan kurson de Esperanto kaj aktive kunlaboras en Esperanto-eldonejo “Impeto”.

Supren
UEA, 2021