Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Kiel ni vidigis la Esperantajn reklamojn 20 000 000 fojojn?
Trezoro Huang Yinbao
Resumo

Raporto pri eksperimento por reklami Esperanton ĉe sociaj retaj komunikiloj

Ju pli da homoj konas Esperanton, des pli multas la interesiĝantoj, subtenantoj kaj lernantoj de nia lingvo. Por sukcese varbi tiujn, oni devas antaŭ ĉio reklami la lingvon mem. La interreta popularigo kaj modernigo provizas nin per amaso da komunikiloj facilaj, malmultekostaj kaj/aŭ eĉ senkostaj. La aŭtoro selektinte 6 facilajn, malmultekostajn kaj popularajn retajn komunikilojn el 10 konataj retaj komunikiloj dum 6 monatoj, faris eksperimenton pri reklamo de Esperanto dum la sekvintaj 6 monatoj, el ili sukcese selektis la plej efikan komunikilon kun la titolo Granda Vidkampo Tra La Mondo, danke al volontuloj el la ĉinlingva teamo de Unesko-Kuriero.

La eksperimento montris, ke, ideala metodo por reklami Esperanton estas publikigi interesajn artikolojn por allogi diversajn legantojn ĉe facila saĝtelefona komunikilo, kaj al ĉiu artikolo ni enmetas du etajn reklamojn aparte ĉe la komenco kaj fino de la artikolo. Kaj ĉe la fino de ĉiu artikolo ni aldonas retan ligilon specialan por prezenti Esperanton. Ĝis la 15-a de februaro 2019, ni sukcese vidigis la Esperantajn reklamojn 20 527 000 fojojn. La ciferoj daŭre rapide kreskas. Ni antaŭvidas, ke la reklamaj vidigoj plejeble duobliĝos ĝis pli ol 40 000 000 fojoj antaŭ la 104-a UK.

La reklamaj metodoj estas facile praktikeblaj en ĉiuj landoj, kie oni uzas retajn komunikilojn sur saĝaj (lertaj) telefonoj por akiri diversajn interesajn informojn. Kaj ĉiuj esperantistoj povus fari similajn reklamojn ĉe diversaj retaj komunikiloj en siaj landoj. Ĉiuj landaj, lokaj kaj fakaj asocioj, eĉ UEA, povus krei similajn retajn komunikilojn por reklami Esperanton en diversaj naciaj lingvoj.

Biografio

S-ro Trezoro Huang Yinbao (1962-), estas eksŝtata oficisto, agronomo, ekonomikisto, entreprenisto, esperantisto (1983-) kun du esperantistaj gefiloj, sekretario kaj poste prezidanto de Scienc-Teknika Komitato de gubernia registaro (1983-2001), prezidanto de registaro de la urbeto Feiyun (2002-2004), prezidanto de Scienc-Teknika Buroo de gubernia registaro (2004-2011), direktoro de la Esperanto-Centro Ora Ponto (2011-), dumviva membro (2013-), konsiliano (2013-), kotizo-peranto (2013-), komitatano C (2016-) kaj estrarano (2018-) de UEA, estrarano de ISAE (2017-2018); dumviva membro (2011-) kaj sekretario (2011-2012) de ILEI, kotiz-perantoj de kelkaj Esperanto-periodaĵoj (2011-), konsiliano de ĈEL (2013-), vicsekretario de Ĉina Esperantista Instruista Ligo (2012-2018), kunlaborinto de Esperanto-Insulo (2010-2012), fondinto kaj la ĝenerala sekretario de la Internacia Agrikultura Esperanto-Asocio (IAEA, 1996-2013), iniciatinto kaj ĉefredaktoro de la Unesko-Kuriero en Esepranto kaj de Tra la mondo, la Esperantisto de la Jaro 2017 (La Ondo), Diplominto pri Elstara Agado de UEA 2012, premiito de ĈEL pro elstaraj agadoj en Esperanto-Movado en 2009-2011 kaj en 2012-2013, volontula laboranto en CO de UEA (2016 kaj 2018), aŭtoro de la libro Mia volontula laboro en Centra Oficejo de UEA (232 paĝoj, UEA, 2017), aŭtoro de dekkelkaj sciencaj raportoj en Esperanto pri agrikultura scienco en Scienca Revuo kaj Internacia Agrikulturo, aŭtoro de kelkdek artikoloj pri Esperanto kaj la movado en diversaj periodaĵoj, prelegantoj de IKU, UK, naciaj kaj fakaj kongresoj kaj seminarioj, kongreso ĉe Unesko-sidejo, gvidantoj de E-kursoj (ekde 1983), iniciatinto de reta komunikilo Granda Vidkampo Tra La Mondo por milde vidigi Esperantan reklamon 20 527 000 fojojn ĝis la 15-a de februaro 2019.

Supren
UEA, 2021