En la jaro 1970 aperis la fama libro de Alvin Toffler: Futurŝoko (Future shock, Random House, New York). En ĝi li per tre impona maniero pentras scenarojn pri la futuro de nia mondo. Tiuj scenaroj ne estis simplaj aŭguroj, sed baziĝis sur opinioj de sciencistoj kaj aliaj spertuloj.
Lia esenca tezo estis ke en la venontaj jardekoj efektive grandskalaj kaj intervenantaj ŝanĝoj okazos, sed la plej karakteriza kvalito de tiuj ŝanĝoj estos ilia rapideco. Pro tiu rapideco multaj homoj ne estos egale pretaj por tiuj ŝanĝoj, ili pereos en ili kaj tio estos la futurŝoko.
Laŭ Toffler la ŝanĝoj okazos je kvin terenoj: pri materiaj aĵoj, pri loĝlokoj, pri homaj rilatoj, pri organizaĵoj kaj pri informado, ideoj kaj imagoj. Estas interese kaj valore rigardi post kvardek kvin jaroj kiuj el tiuj antaŭdiroj fakte realiĝis kaj ĉu tiu futurŝoko fakte okazis...