En la elasta vortfarejo de Esperanto vi sendube ludis per multaj kombinoj neimageblaj en etnaj lingvoj. Tamen ekzistas limoj. Vidante domegon konsistantan el plurĉambraj loĝejoj, ĉu vi iam venis al la ideo nomi la tutan domon loĝejejo? Ludemaj familioj foje nomas tirkeston tablero; ĉu en via sperto iam ene de tirkesto iu faris faketojn kaj nomis ilin tablereroj? Homon obsede pensegantan pri mevoj vi etikedus mevulo; ĉu tian penseganton pri dikuloj vi pretus nomi dikululo?
Ni tial konkludu, ke ne la tuta gramatiko, sed specife la vortfarado malpermesas la duoblan aperon de vortelemento. Kio do okazas ĉi tie? Mi suspektas, ke ĝuste per la malebligo de iuj duobloj la homa lingvo kreas spacon por pli interesaj duobloj. Venu por konstati, ĉu vorto kiel prapranepo elefantos tra la ĝardeno de mia morfologia teorio, aŭ ĉu vi volos revizii vian bildon pri elefantoj kaj elegantoj!