Sciencaj esploristoj, sciencaj instruistoj, kaj aliaj sciencemuloj uzas mezur-aparatojn. Multaj el ili estas konekteblaj al komputiloj, kaj tio utilas kiam mezurado estas tre rapida aŭ tre longa: oni ne kapablas skribi mezurojn ĉiun milisekundon, kaj oni enuiĝas kiam oni devas skribi mezurojn ĉiun minuton dum unu semajno. Tiukaze, aŭtomataj mezuroj per komputilo utilas. Same kiel printiloj, mezur-aparatoj devas komuniki kun la komputilo.
Estas malpli facile uzi mezur-aparatojn ol printilojn, ĉar ne estas universalaj peliloj por tiuj aparatoj. Iuj entreprenoj vendas specialajn programojn, nur por aparatoj de la sama entrepreno. Aliaj vendas aparatojn sen programo, sed donas recepton por mem fari programon.
Ĉu eblas fari programojn kiuj povas uzi ĉiujn mezur-aparatojn, same kiel dokumentoredaktiloj kapablas uzi ĉiujn printilojn? Jes, laŭ sama metodo: uzi pelilojn, kiuj estas programetoj en la komputilo. Do en sama komputilo, kune estas pluraj programoj kiuj komunikas.