Dum la tuta homa historio la apero de kunkreskintaj (aŭ siamaj) ĝemeloj elvokis miron kaj nekomprenon. Tiuj diversgrade disiĝintaj, sed unukorpe naskiĝintaj personoj havas plej diversajn vivoŝancojn, kiujn influas ankaŭ la eventuala ekzisto ĉe ili de alia malformiĝo denaska.
Post konciza enkonduko pri terminologio, pri malformiĝoj genetike kaŭzitaj, kromosomo-mutacioj, metodoj de monitorado, esplorado, registrado kaj prevento-ebloj de epidemioj, la kazoj de kunkreskintaj ĝemeloj estos traktata. Pere de ekzemploj el scienca esplorlaboro de la preleganto, farita en Hungario pri genetikaj anomalioj kaj kunkreskintaj ĝemeloj, la ĉeestantoj malkovros la kaŭzojn de malformiĝoj, kaj konatiĝos kun vivhistorioj de kelkaj kunkreskintaj ĝemeloj.
Artikoloj de la esplorteamo pri tiuj laboroj aperis en sciencaj fakrevuoj hungare kaj angle. La preleganto jam prezentis la temon en esperanto dum scienca prelegserio de Budapeŝta Medicina Esperanto-Fakgrupo en 1980.