Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
La plej vaste uzataj vortoj
Hartmut Traunmüller
Resumo

Temas pri vortoj kiuj sonas simile en multaj lingvoj kaj havas la saman aŭ proksime rilatan signifon. La disvastigo de multaj ekzemploj estas montrita per mondmapoj, kiuj respegulas la homaron. Kelkaj estas sonimitaj. Alikaze, ilia disvastiĝo estas tipe limigita al lingvoj ene de la sama kulturkomunumo aŭ ”civilizo”, el kiuj kvar havas pli ol miljaran historion: la okcidenta (eŭropa), la afrikazia (islama), la sudazia (hinda) kaj la orientazia (ĉina). Tiuj estas prezentitaj superrigarde. Inter la plej disvastiĝintaj vortoj troviĝas propraj nomoj, varnomoj kaj mezurunuoj. Iomete malpli disvastiĝintaj estas la nomoj de antaŭe nekonataj materialoj kaj substancoj ĉiuspecaj. Por tiuj, plej ofte ekzistas tute alisona vorto nur en Ĉinio. Krome estas vaste disvastiĝintaj i.a. la nomoj de certaj kondutoj kaj teknikaj disponaĵoj, de novaj kaj antaŭe sennomaj fenomenoj kaj de graviĝintaj aŭ intereskaptaj ekzotaĵoj.

Supren
UEA, 2022