Anglaj unuopaj vortoj, terminoj aŭ kliŝaj esprimoj aperas ĉiutage ĉie en la mondo: en interreto, sur reklamŝildoj, ĉe turistoj, kaj ankaŭ en diverslingvaj ĵurnaloj. Kial ne en E-o tekstoj? Precipe en artikoloj tradukitaj el altkvalitaj ĵurnaloj kiel ekz. Le Monde Diplomatique, NRC aŭ Volkskrant: la unuopaj anglaj vortoj (ofte kursivigitaj) en la Franca aŭ Nederlanda fontoteksto, kial ne konservi tiujn en la E-o traduko?
La ĉeesto de kelkaj anglaj vortoj en E-o teksto havas surrete almenaŭ unu avantaĝon: pligrandiĝos la ŝanco ke ne-Esperantistoj hazarde trafos paĝon kun tiu nekonata lingvo, kaj ke ili eĉ povos interesiĝi pri ĝi.