Jam en la 18-a jarcento Carl von Linné konstruis hodiaŭan nomenklaturon de organismoj kaj fundamentan sistemon de tavoliga klasifikado. Biologoj jam raportis du milionojn da specioj de animaloj, fungoj, plantoj ktp, tamen restas tiom multoble da nenomitaj vivuloj, ke estas nekonjektebla la tuta nombro de specioj sur la tero. Pro multegeco de organismoj daŭras kaj daŭros tradicia taksonomio kiel grava temo en biologio.
Laŭ progreso de molekula genetiko kreskis diversaj metodoj por pritaksi ĝisnunan sistemon de klasifikado. Antaŭ la erao de genetiko, taksonomio gravigis fiziologion, anatomion kaj ekologion de vivuloj, la fina decido tamen dependis de teknikeca senso de specialisto pri tiu taksono. Pli kaj pli klariĝis praveco de klasifika sistemo, iom da parto estas ja ĝusta kaj alia estas tute erara.
Mi prezentos pri reala proceduro de nuntempa taksonomio kaj sistematiko kun konkretaj ekzemploj de insektoj.