Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Scienca Kafejo
Resumoj de prelegaroj
Enkonduko por Scienca Kafejo 2015

La ĉi-jara rikolto de IKU-proponoj estis senprecedenca (40) kaj la plimulto de la proponoj estis tre altnivela. Por utiligi tiun potencialon, la IKU-komisiono proponis ke en Lillo okazu, apud la tradiciaj prelegoj de Internacia Kongresa Universitato, ankaŭ ĉ. 10 mallongaj prelegoj pli popular-nivelaj, kadre de nova programero, nomata "Scienca Kafejo". Simila programero okazis eksperimente en la pasintjara UK en Bonaero. Ĉi-jare ĝi efektiviĝos en du sesioj de po 1½h kaj po kvin prelegoj, marde kaj ĵaŭde posttagmeze, laŭ la ĉi-suba programo kaj resumoj. Mi kore dankas al la estraro de UEA, la CO kaj aparte al la prelegantoj, kies helpo, subteno kaj laboro ebligis la okazigon de tiu nova programero.

Amike,
Amri Wandel
IKU-sekretario

La listo de prelegoj en 2015
Mardo, 28 de julio,  15:00 —16:30
Adonis SalibaIzotopoj en nuklea Medicino
Davide AstoriLingvoj, valoroj, kulturoj
Eva BoyadjievaLa media Ekvilibro
Piet BuijnstersFuturŝoko: ĉu realiĝis?
Toon WitkamLa Angla surdorse de Esperanto?
Ĵaŭdo, 30 de julio,  15:00—16:30
Probal DasguptaLa interkultura dialogo
Pierre DieumegardAnkaŭ maŝinoj bezonas komuniki
Stefano KellerKunkreskintaj ĝemeloj
Shirakawa YumaTaksonomio
Hartmut TraunmüllerLa plej vaste uzataj vortoj

Utilaj ligiloj

Supren
UEA, 2022