Bonvolu entajpi vian UEA-kodon kaj la retadreson, konatan al UEA.
La ĉi-jara rikolto de IKU-proponoj estis senprecedenca (40) kaj la plimulto de la proponoj estis tre altnivela. Por utiligi tiun potencialon, la IKU-komisiono proponis ke en Lillo okazu, apud la tradiciaj prelegoj de Internacia Kongresa Universitato, ankaŭ ĉ. 10 mallongaj prelegoj pli popular-nivelaj, kadre de nova programero, nomata "Scienca Kafejo". Simila programero okazis eksperimente en la pasintjara UK en Bonaero. Ĉi-jare ĝi efektiviĝos en du sesioj de po 1½h kaj po kvin prelegoj, marde kaj ĵaŭde posttagmeze, laŭ la ĉi-suba programo kaj resumoj. Mi kore dankas al la estraro de UEA, la CO kaj aparte al la prelegantoj, kies helpo, subteno kaj laboro ebligis la okazigon de tiu nova programero.
Amike,
Amri Wandel
IKU-sekretario
Mardo, 28 de julio, 15:00 —16:30 | ||
Adonis Saliba | — | Izotopoj en nuklea Medicino |
Davide Astori | — | Lingvoj, valoroj, kulturoj |
Eva Boyadjieva | — | La media Ekvilibro |
Piet Buijnsters | — | Futurŝoko: ĉu realiĝis? |
Toon Witkam | — | La Angla surdorse de Esperanto? |
Ĵaŭdo, 30 de julio, 15:00—16:30 | ||
Probal Dasgupta | — | La interkultura dialogo |
Pierre Dieumegard | — | Ankaŭ maŝinoj bezonas komuniki |
Stefano Keller | — | Kunkreskintaj ĝemeloj |
Shirakawa Yuma | — | Taksonomio |
Hartmut Traunmüller | — | La plej vaste uzataj vortoj |