Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
IKU kaj Esperanto en la scienco kaj tekniko

Prof. Amri Wandel,
UEA-estrarano pri scienca kaj faka agado

Amri WandelEn la lastaj jaroj pli kaj pli videblas ke Esperanto progresas sur la kampo de scienco kaj tekniko. La Internacia Kongresa Universitato (IKU) furoras, kaj ĝiaj tekstoj estas libroforme kaj rete haveblaj. Akademio Internacia de la Sciencoj okazigas studsesiojn en novaj universitatoj, kaj komunajn sesiojn kun la IKU dum la Universalaj Kongresoj. Sciencaj kaj teknikaj artikoloj en Esperanto abundas en la interreto: la esperanta vikipedio kreskas rapide kaj havas jam pli ol kvardek mil artikolojn, kaj la Scienc-Teknika Esperanto Biblioteko de Eventoj kunmetas rapide kreskantan datumbazon de malnovaj kaj novaj artikoloj kaj fakaj terminaroj. Ni klopodu bridi tiun momanton por vastigi la rolon de Esperanto en la scienc-teknika mondo.

La scienca kaj teknika lingvo

Ni ofte prezentas la argumenton ke Esperanto povas trakti kaj esprimi ĉiujn aspektojn de la homa kulturo same bone kiel aliaj lingvoj. Unu el la kampoj en kiu tiu defio estas plej granda estas la scienco kaj tekniko, ĉar tiu kampo estas fronto de rapide kreskanta profesia terminaro kaj samtempe postulas vastan kaj rapidan informadon pri novaj rezultoj. En la fruaj tagoj de Esperanto tiun taskon surprenis Internacia Scienca Asocio Esperantista (ISAE) kiu en 2006 festas sian centjaran jubileon. En ĝia bulteno Internacia Scienca Revuo (nun Scienca Revuo) aperis sciencaj artikoloj - originale en Esperanto.

Ni ne pretendu ke Esperanto estas la internacia lingvo de la scienco, sed provu demonstri ke ĉiuj atingoj de scienca esploro kaj edukado povas esti reflektitaj per Esperanto. Tio fariĝis pli malfacila dum la epoko de interreto. Ĝi tamen estas ankaŭ granda ŝanco por Esperanto, ĉar per la interreto ni povas facile kaj profesie demonstri al la mondo ke Esperanto serioze frontas tiun defion.

La nuntempa scienca mondo pli kaj pli uzas la anglan kiel laborlingvon por internaciaj kaj foje por naciaj aranĝoj. Tio povas malhelpi al la progreso de la scienco, kiu bezonas la liberan interŝanĝon de scioj kaj spertoj sur la persona nivelo. Sciencistoj el ne-angle-parolantaj landoj ofte spertas la lingvajn barojn kiam ili provas raporti pri sia esploro en internaciaj forumoj. Kontraŭe, universitata instruado kutime okazas en la nacia lingvo, kaj ekzistas do lingva breĉo inter la instrua kaj labora-konferenca nivelo. Esperanto povas solvi tiujn problemojn kiel internacia komunika lingvo.

Universitata agado per Esperanto: AIS kaj IKU

Universitat-nivelaj kursoj de Esperanto okazas en pli ol cent universitatoj kaj institucioj de alta edukado en la mondo. Sed kiam ni parolas pri universitat-nivela instruado DE scienco PER Esperanto elstariĝas du institucioj kiuj emfazas la rolon de Esperanto en la scienco kaj en universitata instruado: Akademio Internacia de la Sciencoj kaj Internacia Kongresa Universitato.

La Akademio Internacia de la Sciencoj San Marino (AIS, http://www.ais-sanmarino.org/) estas komuna kadro de fake elstaraj sciencistoj el la tuta mondo (proksimume 500 el dudeko da landoj) kiuj celas esplori kaj instrui sciencojn, teknikon kaj arton per Esperanto kaj per plibonigo de la internacia komunikado kaj de interfaka kunlaboro. En la lastaj jaroj AIS okazigis studsesiojn en Sibiu (Rumanio), Karlovo (Bulgario), Komarno (Slovakio).

La Internacia Kongresa Universitato (IKU) estas serio de fakaj prelegoj, kiuj estas ĉiujare prezentataj dum la Universalaj Kongresoj de Esperanto. Ĝi ofertas al centoj da aŭskultantoj ĉirkaŭ dek prelegojn de spertuloj, profesoroj aŭ docentoj en siaj fakoj, pri temoj tre diversaj kiel lingvistiko, literaturo, etnologio, komputiko, astronomio kaj ekonomio. La IKU okazas ĉiujare ekde 1951 (komence sub la nomo Internacia Somera Universitato, kaj ekde la UK en Brazilo en 1981 kun la nuna nomo).

En la naŭdekaj jaroj, kadre de la scienca kaj faka agado de UEA, mi iniciatis komunajn AIS- kaj IKU- sesiojn. En 1995 okazis en Tampere la unua komuna sesio. De tiam preskaŭ ĉiujare estis aranĝita komuna sesio sub la nomo AIS-IKU. Ĝi konsistas el tri kursoj, plilongigo de IKU-prelegoj al AIS-kurso de 3-4 lecionoj. Tiaj kursoj permesas pli profundan traktadon de temo kaj donas al partoprenantoj la okazon fari ekzamenon kaj ricevi ateston de AIS. En 2005 estis subskribita nova kontrakto inter UEA kaj AIS pri la okazigo de AIS-IKU kongresaj sesioj.

La IKU-libro

Por havi presitan dokumenton de la prelegoj mi proponis eldoni la prelegojn kiel broŝuron antaŭ la kongreso. En la UK en Adelajdo (1997) unuafoje aperis broŝuro de la IKU-tekstoj. De tiam UEA regule eldonas la IKU-prelegojn broŝurforme dum la UK, kaj la tiel nomata IKU-libro fariĝis furora vendaĵo en la kongresa libroservo. Nacilingvaj resumoj de la prelegoj ebligas utiligi la IKU-libron por eksteraj rilatoj dum kaj post la kongreso. Lastjare la IKU-dokumentado plue progresis, kiam la IKU-libro de 2005 aperis ankaŭ en la interreto. Poste aldoniĝis du antaŭaj IKU-libroj (de 1998 kaj 2002), nun videblaj ĉe http://www.uea.org/dokumentoj/index.html. Plia signo pri la kreskanta prestiĝo kaj populareco de la IKU estas la multiĝo de preleg-proponoj: por la IKU en Litovio estis dek ok proponoj, kaj por la Florenca IKU alvenis kvardek.

UNESKO kaj IAU

Ni povas uzi tiun universitat-nivelan aktivecon por disvastigi la rekonon de Esperanto en scienc-rilataj internaciaj forumoj kiel Unesko kaj ne registaraj organizaĵoj kiel Internacia Asocio de Universitatoj (IAU). En 2000 AIS estis akceptita kiel membro en la prestiĝa Internacia Asocio de Universitataj Profesoroj kaj Lekciistoj (IAUPL). Nuntempe okazas kontaktoj inter UEA kaj IAU por rekoni AIS kaj IKU kiel universitataj aranĝoj.

Terminologio

Alia grava tereno estas la prilaboro de fakterminoj. Pro la rapida progreso de scienco kaj tekniko en la lastaj jaroj tio estas eĉ pli granda defio por Esperanto. Kadre de la Akademio de Esperanto aktivas la sekcio pri faka lingvo. Dum la UK ofte okazas la Terminologia Forumo. La Terminologia Esperanto-Centro (TEC), fondita en 1981, havas nun propran retpaĝon (http://esperanto.net/tec/). Dekoj da fakaj terminaroj en Esperanto aperis dum la jaroj kaj multaj estas rete haveblaj (ekzemple en la retejo de STEB menciita sube). Ni devas tamen konservi kaj aktualigi nian terminaran laboron kaj adapti ĝin al modernaj normoj. Ekzemple, eblas tiucele kontakti kaj kunlabori kun INFOTERM, la internacia informcentro por terminologio.

Scienc-teknikaj tekstoj

Unu el la plej gravaj manifestiĝoj de la potencialo de Esperanto estas la verkado kaj tradukado de sciencaj kaj teknikaj artikoloj en Esperanto. La interreto estas potenca rimedo por tion fari. Unu kanalo kiun oni lastatempe multe uzas por tiu celo estas Vikipedio - multlingva libera reta enciklopedio. La Esperanta Vikipedio (http://eo.wikipedia.org/wiki) kiu ekzistas de 2001, enhavas jam pli ol 40,000 artikolojn, kaj plurajn sciencajn kaj teknikajn artikolojn. Tre valora iniciato sur la tereno de retaj artikoloj estas la Scienca kaj Teknika Esperanto-Biblioteko ĉe la retejo de Eventoj (STEB, http://www.eventoj.hu/steb/). STEB klopodas kolekti kaj re-disponigi sciencajn kaj teknikajn artikolojn en tre diversaj fakoj de natursciencoj, juro, medicino, ekonomio kaj aliaj. STEB provizas kreskantan datumbazon de malnovaj kaj novaj artikoloj kaj fakaj terminaroj, kaj povas servi kiel kerno de scienca kaj teknika eldonado en Esperanto.

Estonte

Kun rigardo al la estonteco, la Esperanto-kulturo evoluas ankaŭ en la direkton de scienco kaj tekniko, kvankam eble malpli intense ol sur la beletra kampo. Por garantii ke Esperanto ne stagnu en la scienca kaj faka medioj, ni devas daŭrigi kaj plu intensigi la verkadon de faka literaturo en Esperanto, ĉu originala ĉu tradukita kaj ĝisdatigi la fakan lingvon. Tre grava tasko estas publikigi tiujn entreprenojn sur la interreto, kaj por propra utiligo en la Esperanto-komunumo kaj por ekstera informado. Interne de la movado ni daŭrigu la popularigon de profesiaj kaj scienc-popularaj prelegoj en niaj kongresoj kaj kunvenoj. Ekster la movado ni provu informi kaj kunlabori kun ne-Esperantaj naciaj kaj internaciaj organizaĵoj pri faka kaj scienca agado kaj alta edukado.

Supren
UEA, 2020