Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Semajno de Internacia Amikeco
Amikeco trans limoj

Jam de la komenco Esperanto krom la celo doni al la mondo internacian lingvon ankaŭ havas bazan ideon, kiun oni ofte nomis "la interna ideo". Kelkfoje ĝi ĉe iuj aperis troigita, sekteca, kaj tiam ĝi nepre estis malutila al la afero mem. Sed en sana kaj nesekteca formo tiu ideo estas nature ligita al la nocio de tuthomara lingvo, jes eĉ necesa por la venko de la Internacia Lingvo.

Zamenhof esprimis la ideon jene: "Frateco kaj justeco inter la popoloj". Profesoro Lapenna diris (festparolado 1956), ke la bazaj ideoj de la Internacia Lingvo estas: "unue egaleco de ĉiuj rasoj kaj nacioj, do, neta kaj senkampromisa kontraŭrasismo, due tuthoma solidareco kaj respekto de la homaj rajtoj, formulitaj nun tute klare en la Universala Deklaracio de la Homaj Rajtoj, trie libereco .."

Semajno de Internacia Amikeco volas esprimi tiun ĉi "internan ideon" per aliaj vortoj: Amikeco trans limoj - limoj naciaj, rasaj, lingvaj, kulturaj, politikaj kaj religiaj. Sed ni ne nur bele vortumas la ideon, ni ankaŭ volas konkretigi ĝin per agoj ĉe esperantistoj kaj ĉe aliaj.

La Semajno ankaŭ celas krei fortan, belan tradicion inter la esperantistoj kaj samtempe fari Esperanton konata al vasta publiko en tute nova maniero, kiun oni antaŭe ne uzis en la priesperanta infarmado.

Unuafoje en februaro de 1969

La Semajno okazos la unuan fojon en februaro 1969, 16-an - 22-an.

Por plenumi la laborplanon de la Semajno oni devas havi: a) Internacian Komitaton; b) Landajn Kamitatojn (unu en ĉiu lando); c) Lokajn Komitatojn. Ni havas Internacian Komitaton, kaj en almenaŭ unu lando ni jam havas Landan Komitatan. La Esperantaj grupoj estas petataj elekti lokajn komitatojn.

Ĉiu Landa Komitato sufiĉe frue antaŭ la Semajno informu la gazetaron, la radion kaj la televidon en sia lando, ke la Esperanto-movado okazigos Semajnon de Internacia Amikeco, pri ĝia celo kaj la aranĝoj. Kompreneble oni akcentu al la gazetaro, ke la Semajno ne nur estas por esperantistoj, sed por ĉiuj homoj. Oni povas mencii la streĉitecon en la mondo kaj ke tial ni des pli bezonas personan amikecon trans la limoj, ke tio kontribuas al la konservado de la paco. Oni povas doni kelkajn sloganojn de la Semajno, ekz. "Kulturu amikecon per afableco""Amikeco faras la vivon pli riĉa".

Oni presigos specialajn salutkartojn okaze de la Semajno. Ili povas surhavi kelkajn simplajn frazojn en tri, kvar lingvoj. Kompreneble Esperanto devas esti inter ili. Kelkaj tiaj kartoj estos eldonitaj kaj tutcerte aĉeteblaj ĉe UEA kaj ĉe la landaj Esperantaj eldonejoj. Iom post iom oni vendu ilin per librovendejoj. Ĉar ili estos plurlingvaj, ili estos uzeblaj ankaŭ de neesperantistoj. Mi proponas la nomon "amikokartoj".

La Landaj Komitatoj presigu afiŝetojn kun ekz. la sekvanta teksto:

Semajno de Internacia Amikeco. Memoru viajn amikojn en ...ujo kaj eksterlande, sendu al ili dum la Semajno saluton (uzu amikokarton), donacon, ekz. libron, skatolon de ĉokolado aŭ florojn.

Afableco naskas amikeeon. Amikeco faras la vivon pli riĉa, tial kulturu ĝin. Jen vi havas okazon.

La Loka Komitato aperigu tiajn afiŝetojn en butikoj (ekz. flor-, libro- kaj ĉokoladvendejoj). La butikistoj volonte aperigos ĝin kaj ev. eĉ pagos sumeton por ĝi. La afiŝetoj kompreneble estos en nacia lingvo sed havu du frazojn en Esperanto: 1) "Semajno de Internacia Amikeco" (sub la nacia nomo de la Semajno) kaj 2) "Amikeco trans limaj", frazo, kiu estas en la emblemo de la Semajno.

En multaj urboj, kie oni havas ĝemelan alilandan urbon, oni povus fari publikan feston, invitante la urbestron fari paroladon k.s.

Mi proponas, ke ĉiu Esperanta klubo aŭ societo havu festan kunvenon la sabaton, antaŭ ol komenciĝos la Semajno. Jen parto de la proponita tradicio de la esperantistoj. En tiu kunveno oni komune skribu "amikokartojn" al eksterlandaj esperantistoj. Cetere ĉiu esperantisto devus uzi la "amikokartojn" dum la Semajno, sendante salutojn ne nur al esperantistoj sed ankaŭ al neesperantistaj amikoj.

La emblemo

Amikeco trans limoj

Ĝi estas la "varmarko" de la Semajno kaj propraĵo de UEA. Ĝi ĉiam devas esti uzata ekzakte en la fiksita formo (logotipo). Ŝanĝetojn oni ne rajtas fari, kaj oni ne rajtas ĝin misuzi, t.e. por aliaj celoj.

La Internacia Komitato nun ege bezonas helpantojn ĉie en la mondo. Ĉiu landa asocio estas petata elekti Landan Komitaton kaj informi nin pri ĝia adreso. Ni konscias, ke nur parteto de la programo povos esti plenumita la unuajn jarojn. Sed ni estas konvinkitaj, ke Semajno de Internacia Amikeco estos afero ĉiame kreskanta, ke post 5 - l0 jaroj la tuta mondo festos ĝin. Tio signifas, ke ĉiu homo scios aŭ scietos, kio estas Esperanto, ke ĝi estas internacia lingvo kun la ideo de amikeco.

Por la Internacia Komitato:
Erik Carlén,
S-690 60 Hällabrottet, Svedujo

(Publikigite en la revuo Esperanto, oktobro 1968, p. 137
La tekston unue enkomputiligis Don Harlow.)

Supren
UEA, 2021