Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Tuta mondo sur paĝoj
Pri Bibliteko Hector Hodler de Universala Esperanto-Asocio, Roterdamo
La Biblioteko Hector Hodler komenciĝis tre malgrande, en 1908 en Svislando. En tiu jaro Svisa Esperanto-Societo fondis Svisan Esperanto-Bibliotekon, kiun ĝi jam en 1912 vendis al Hector Hodler. La kunfondinto de UEA postlasis ĝin en 1920, kaj ekde tiam oni nomis ĝin Biblioteko de UEA. Ekde 1947 ĝi havas pli-malpli la nunan nomon.

El la kvin plej grandaj esperanto-bibliotekoj nur la Biblioteko Hector Hodler estas posedata de internacia esperanto-asocio. Ĝi estas integrita en la organizaĵo kaj kontribuas al ties laboro, ekzemple ĝi subtenas informadantojn, junualarajn, landajn kaj aliajn aktivulojn per informoj. Aliflanke BHH profitas de UEA, kiu donas al ĝi spacon en la Centra Oficejo en Roterdamo.

Precipe menciindas la Libroservo, eble la plej kompleta tia servo en nia komunumo. Ĉiu, kiu volas vendi libron pere de la Libroservo de UEA, devas sendi unu ekzempleron por recenzo en la Revuo kaj unu ekzempleron por BHH. Tial en la CO troviĝas kvazaŭ la "nacia biblioteko" de esperanto, al kiu iras preskaŭ ĉiu nove eldonita verko.

Laŭ la UEA-Jarlibro, BHH okupas tri ĉambrojn en la CO. Se oni aldonas arkivajn materialojn, tiam tiu nombro facile altiĝas al dek kaj pli. Dum multe da jaroj UEA nur malmulte subtenis tiun flankon de sia agado, kaj pro tio la stato de biblioteko kaj arkivo estas malpli ideala ol aktivuloj, literaturistoj kaj historiistoj ŝatus.

Ekde februaro 2003 mi oficas por puŝi bibliotekon kaj arkivon al estonteco. Fina celo estas raporto, kiu helpu al la Estraro poste decidi kion fari; sed jam nun mi ankaŭ jam komencis kelkajn farindaĵojn. La vorto "ordigo" tre ofte troviĝas en mia taglibro. Kaj mi subtenas esplorantojn pri esperanto, kunlaboras kun Ionel Onet de la Libroservo, kontaktas aliajn esperanto-bibliotekojn cerbumante pri eblecoj de kunlaboro. Iam estis ĉi tie nederlanda studento (neesperantisto) verkonta pri laboristaj esperantistoj de 1911 ĝis 1940. Kaj multas la taskoj plu.

Foje oni demandas min ĉu mi nun legas pli multe. Fakte, kontraŭ la latina admono legi multon, ne multaron (multum non multa), mi male legas multaron, sed ne multon. Necesas superrigardo pri la kolekto, necesas konservindaĵojn disde nekonservindaĵoj. Ekzemplo de multaj leteroj kiuj iros en la daŭran parton de la arkivo, estas letero el 1985, en kiu iranano pardonpetas ke li ne povas pagi sian kotizon, ĉar en lia lando estas milito. Jen rememorigo pri la tutmondeco de la esperanto-komunumo.

Sed tio ne determinas la ĝeneralan etoson en BHH. Mia plej ofta penso - foje eldiro - estas: Nekredeble, kion niaj prauloj postlasis al ni! Skatolo kun aro da diapozitivoj kaj du esperantlingvaj kasedoj, pri la temo Bestoj, Bestetoj kaj Bestegoj. Jarlibroj de plej diversaj esperanto-asocioj, ekz. de policanoj. Centoj da fotoj pri unu certa UK. Kartaj ludoj. Zamenhof-busto. Plej diversaj poŝtkartoj. Skatolo kun Maŭ-verkoj. Kalendaroj. Sondiskoj kun lingvokurso de Linguaphone.

Bonvolu viziti la bibliotekon, sed ni petas vin anonci tion. Laŭ mia tempo kaj povo mi provos helpi vian studadon aŭ simple nur legemon.

Ziko M. Sikosek, marto 2003

Supren
UEA, 2020