Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
UK 1999
UK 1999
tekokongresaj rezolucioj → uk-rezolucioj
REZOLUCIO
de la 84-a Universala Kongreso
de Esperanto en Berlin

Kunvenanta

en Berlino, Germanujo, de la 31-a de julio ĝis la 7-a de aŭgusto 1999, kun 2712 partoprenantoj el 65 landoj;

Debatinte

pri la temo "Tutmondiĝo – ŝancoj por paco?";

Konstatinte

ke la celo de la Internacia Lingvo Esperanto ekde la plej fruaj tempoj estas liveri al la mondo egalecan formon de komunikado, kiu konservas la etnajn lingvojn por ties utiligo interne de la diversaj regionoj, nacioj kaj etnoj, kaj per tio certigas eblon de egaleca partopreno por ĉiuj popoloj en la tutmondiĝa procezo, kaj samtempe ŝirmas la kulturan multkolorecon de nia terglobo;

Analizinte

la aktualan, ĉiam pli rapidan disvolviĝon de la tutmondiĝo, kiu tamen realiĝas laŭ modelo, kiu kuntrenas la elĉerpon de la naturaj rimedoj de nia planedo, tio estas de nia heredaĵo al la postaj generacioj, kaj kiu alprenas en multaj rilatoj la formon de super-regado fare de la plej prosperaj landoj de la mondo, kaj sekve elvokas la fortiĝon de naciismo kaj apartiĝemo multloke, kio siavice endanĝerigas pacon;

Notinte

  • ke la intenacia komunumo komencis alfronti tiun problemaron ekzemple per la Konferenco de Unuiĝintaj Nacioj en Rio-de-Ĵanejro en 1992, en kiu partoprenis la Esperanto-movado,
  • ke Unuiĝintaj Nacioj, Unesko kaj la aliaj instancoj de Unuiĝintaj Nacioj devas pluhavi centran rolon en la komuna klopodo por ekologia sekureco, homaj rajtoj kaj justeco en la mondo;

Alvokas

  • al Unuiĝintaj Nacioj, al ties instancoj, al ĉiuj internaciaj forumoj, al la ne-registaraj organizaĵoj kaj al la uzantoj kaj parolantoj de Esperanto tra la mondo, doni gravan atenton al tiuj ĉi aspektoj de tutmondiĝo, kaj klopodi direkti la procezon tiel, ke ĉiuj homoj de la terglobo profitu el ĝi. Tio povas okazi nur ĉe senkondiĉa respekto de ĉiuj homaj rajtoj, inkluzive de la rajtoj je lingva kaj kultura diverseco;
  • al la ekonomie prosperaj kaj politike fortaj ŝtatoj celi ne asimilon dela cetera mondo sed unuiĝon kun ĝi surbaze de reciproka kompreno, respekto kaj reciprokaj avantaĝoj, ĉar nur tia tutmondiĝo povas garantii por la homaro solidan pacon en vera feliĉo.
tekokongresaj rezolucioj → uk-rezolucioj
Supren
UEA, 2022