Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
tekoregularoj → fiksdataj mondeponoj
Regularo pri fiksdataj mondeponoj

1. UEA akceptas de siaj membroj fiksdatajn deponojn por minimume po unu jaro; la enpagoj, transpagoj kaj elpagoj de la deponitaj sumoj estas notitaj en personaj kontoj ĉe la Centra Oficejo. Nur la kvitancoj pri tiuj sumoj kaj la kontoj de la asocio estas pruviloj por la deponoj.

2. La minimuma deponebla sumo estas fiksita je 1000 eŭroj. Se la depono okazas pere de banko aŭ poŝtkonto al la konto de UEA, la pruvilo de la banko aŭ de la poŝtkonto validas kiel kvitanco; se la depono okazas en la Centra Oficejo mem, per transpago aŭ spezoj, la kvitanco por la depono validas nur, se ĝi estas subskribita de la direktoro aŭ la vicdirektoro.

3. Deponfino okazas nur post averto ricevita en la Centra Oficejo antaŭ la fino de periodo de unu jaro. Sen averto flanke de la deponinto, la depono aŭtomate pludaŭras por plia periodo de unu jaro.

4. Elpagoj post deponfino okazas tuj por maksimumo de 5000 eŭroj. Se depono estas pli alta ol 5000 eŭroj, la plia sumo estas elpagebla per partoj de maksimume po 10.000 eŭroj en ĉiu monato. Tiu regulo ne validas por transpagoj al UEA mem. Eventualaj saldoj de malpli ol 1000 eŭroj aŭtomate transiras al la kuranta konto (vidu sub § 7).

5. La rento estas fiksita je 0,01 % kaj ĝi restas senŝanĝa, ĝis aperas publika avizo en la revuo Esperanto de UEA. Ĝi estas ĉiam elkalkulita por unu tuta periodo de unu jaro, ekde la unua tago de la monato sekvanta post tiu de la depono.

6. La rento estas pagata post ĉiu periodo de unu tuta jaro. Plenumo de elpagopeto de la depono aŭ de parto de la depono antaŭ la deponfino, aŭtomate kaŭzas la nuligon de la rento por tiu kuranta jaro rilate al la sumo elpagita. Je apliko de § 4 tamen, la rento estas elkalkulata por ĉiu monato post la minimuma deponperiodo kaj aldone pagenda.

7. La elkalkulita rento kaj deponsaldoj de malpli ol 1000 eŭroj aldoniĝas al kuranta konto pri kiu la konthavanto povas ricevi konteltiron laŭdezire, kaj libere povas disponi. La deponinto rajtas je aŭtomata elpago de la jara rento, se li tion petas.

tekoregularoj → fiksdataj mondeponoj
Supren
UEA, 2021