Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
tekoregularoj → ĝenerala regularo
Ĝenerala Regularo de UEA
  1. 1. Juro kaj interpreto
  2. 2. Individuaj membroj
  3. 3. Societo Zamenhof
  4. 4. Landaj asocioj
  5. 5. Fakaj asocioj
  6. 6. Eksigo
  7. 7. Oficoj
  8. 8. Elekto de komitatanoj B
  9. 9. Kompetentoj kaj kompensoj
  10. 10. Haltigo
  11. 11. Komisiono pri Financo
  12. 12. Buĝeto
  13. 13. Fondaĵoj
  14. 14. Donacoj kaj heredaĵoj
  15. 15. Ekstera revizoro
  16. 16. Raportado de la Estraro
  17. 17. Amendo de regularoj
  18. 18. Amikoj de Esperanto
1. Juro kaj Interpreto

1.1 Ĉiu regularo de UEA validas kaj estas interpretenda laŭ nederlanda juro.

1.2 Ĉiu regularo de UEA estas interpretenda ne nur laŭ siaj vortoj sed ankaŭ laŭ sia spirito.

1.3 Kalendaraj aludoj en la regularoj de UEA estas interpretendaj laŭ la Gregoria kalendaro.

1.4 La Esperanta teksto de la regularoj de UEA estas la teksto definitiva.

1.5 En ĉi tiu regularo:

(i) estrara raporto signifas jarraporton en la senco de artikolo 33 (ĉ) de la Statuto;

(ii) komisiito signifas reprezentanton en la senco de artikolo 39 de la Statuto;

(iii) komitata revizianto signifas komitatanon nomumitan laŭ artikolo 51 de la Statuto;

(iv) konvertebla valuto signifas eŭrojn aŭ valuton, kiu estas libere konvertebla en eŭrojn kaj libere transpagebla al Nederlando;

(v) oficohavanto signifas oficohavanton en la senco de artikolo 9 de la Statuto;

(vi) oficohavanto de TEJO signifas personon, kiu estas konsiderata de TEJO kiel okupanta en TEJO oficon; kaj

(vii) Centra Oficejo signifas oficohavanto(j)n taskita(j)n pri la centra administrado de UEA, ne nepre situanta(j)n en Roterdamo.

2. Individuaj Membroj

2.1 Ĉiu individua membro ricevas ateston pri sia membreco. Livero povas okazi retpoŝte (ankaŭ aŭtomate), pere de la retpaĝo (elŝutebla post ensaluto) aŭ poŝte (krompago povas esti difinita por poŝta sendo aŭ por specialaj formoj de atesto).

2.2 La Asocio ofertas 4 kategoriojn de individua membreco:

  • MA (Membro-Abonanto): tiu ricevas aliron al la reta membrospaco kaj la tie ofertitajn retajn servojn de UEA, kaj ricevas la presitan revuon Esperanto;
  • MB (Membro BazaBaza Membro): tiu ricevas ĉiujn rajtojn kaj servojn kiel MA, escepte de tiuj, kiuj postulas poŝtan sendon;
  • DMA (Dumviva Membro Abonanto): tiu ĝuas dumvive la rajtojn de Membro-Abonanto;
  • DMB (Dumviva Membro Baza): tiu ĝuas dumvive la rajtojn de Membro Baza.

2.3 La Komitato povas krei ankaŭ aliajn kategoriojn de individua membreco. Pri membroservoj ne difinitaj de la Komitato decidas la Estraro.

2.4 La sigloj MA-T, MB-T, DMA-T kaj DMB-T indikas tiujn individuajn membrojn en la respektivaj kategorioj, kiuj estas ankaŭ individuaj membroj de TEJO.

2.5 La Komitato difinas la bazan kotizon en eŭroj. La baza kotizo estas la MB-kotizo de Nederlando.

2.6 La Direktoro de la Centra Oficejo, kun aprobo de la Ĝenerala Direktoro, kunmetas la kotiztabelon laŭ jenaj reguloj:

(i) La kotiztabelo difinas kotizon por MB en ĉiu lando, kiu aperas en la klasifiko de Unuiĝintaj Nacioj. La landoj estas dividitaj en kategorioj surbaze de la laŭkapa Malneta Enlanda Produkto (MEP) laŭ la plej aktuala statistiko de UN en la momento de la difino de la kotizoj, jene:

  • Kategorio 1: Landoj kun laŭkapa MEP ne pli ol 5% de la nederlanda laŭkapa MEP;
  • Kategorio 2: Landoj kun laŭkapa MEP pli ol 5% sed ne pli ol 17% de la nederlanda laŭkapa MEP;
  • Kategorio 3: Landoj kun laŭkapa MEP pli ol 17% sed ne pli ol 33% de la nederlanda laŭkapa MEP;
  • Kategorio 4: Landoj kun laŭkapa MEP pli ol 33% sed ne pli ol 66% de la nederlanda laŭkapa MEP;
  • Kategorio 5: Landoj kun laŭkapa MEP pli alta ol la 66% de la nederlanda laŭkapa MEP.

La MB-kotizo de Nederlando aplikiĝas al ĉiuj landoj de Kategorio 5. Por ĉiu alia kategorio, la kotizon oni kalkulas el la baza kotizo por Nederlando, obligante ĝin per la plej alta laŭkapa MEP el la landoj de tiu kategorio kaj dividante la rezulton per la laŭkapa MEP de Nederlando, rondigante la finan ciferon malsupren por eviti frakciojn de eŭro.

(ii) Homoj aĝaj ĝis 19 jaroj je la komenco de la jaro pagas kvaronon de la plena MB-kotizo, kun rondigo supren por eviti frakciojn de eŭro. Homoj aĝaj inter 20 kaj 25 jaroj je la komenco de la jaro pagas duonon de la plena MB-kotizo, kun rondigo supren por eviti frakciojn de eŭro.

(iii) Aldone al la bazaj kotizoj, la kotiztabelo difinas fiksan aldonan sumon, saman por ĉiuj landoj, kiu pli altas ol la marĝenaj kostoj de printado kaj sendado de la paperaj eldonaĵoj. La minimuma kotizo por MA en ĉiu lando konsistas el la MB-kotizo plus tiu aldona sumo.

(iv) Dumviva Membreco kostas 30-oblon de la kotizo en la koncerna kategorio (MA aŭ MB) por landoj en kategorioj 2, 3, 4, 5. Dumviva Membreco por landoj en kategorio 1 kostas 30-oblon de la MA- aŭ MB-kotizo en kategorio 2.

(v) Kotizo povas esti difinita en ĉiu ajn konvertebla valuto aŭ en alia valuto aprobita de la Estraro.

(vi) La Ĝenerala Direktoro rajtas, konsulte kun la Estraro, rabate adapti la kotizon de difinita lando al specifaj enlandaj kondiĉoj, kaj rajtas fari specialajn ofertojn por difinitaj celgrupoj aŭ tempo-periodoj.

(vii) Membroj povas meminiciate elekti pli altan kotizon ol aperas en la kotiztabelo, aŭ la kotizon de pli alta landokategorio. La aliĝiloj (reta kaj papera) estas aranĝitaj por rekomendi tion al homoj kiuj havas pli altan salajron ol la averaĝo en la koncerna lando.

2.7 La individua enlistigo de membroj, konforme al artikolo 11(b) de la Statuto, okazas kunlige kun la registro de valida kotizo por tiu persono laŭ la aktuala kotiztabelo. Por la kalkulo de jarkotizo validas la lando, kie oni rezidas je la 1-a de januaro de la koncerna jaro. Por la kalkulo de dumviva kotizo, validas la lando en kiu oni konstante rezidas, aŭ la lando en kiu oni plej longe rezidis en la antaŭaj dek jaroj, se ties kotizo estas pli alta.

2.8 Individua membro, kiu ne rekotizis por difinita administra jaro, ĝuas membroservojn ekde la 1-a de januaro de tiu jaro sole laŭ decido de la Direktoro de la Centra Oficejo.

2.9 La Direktoro de UEA aŭ la koncerna peranto rajtas malakcepti peton aliĝi kiel individua membro, en kiu kazo ili devas informi unu la alian kaj sciigi la malakceptiton pri la motivo. Minimume 3 individuaj membroj rajtas skribe apelacii al la Estraro en la nomo de la malakceptito. Se ankaŭ la Estraro malakceptas la aliĝon, la apelaciantoj rajtas postuli decidon de la Komitato.

2.10 Se la Komitato de UEA decidas ĝenerale nuligi aŭ ŝanĝi membroservon, tio ne donas al individuaj membroj la rajton je kompenso.

3. Societo Zamenhof

3.1 Societo Zamenhof grupigas mecenatojn, kiuj donas apartan financan subtenon al la Asocio.

3.2 La kotizo por unujara membreco en Societo Zamenhof egalas al duoblo de la MA-kotizo por la koncerna lando.

3.3 Persono, kiu faras donacon al la Ĝenerala Kaso, kies valoro egalas al minimume duoblo de la MA-kotizo por la koncerna lando, ĝuas membrecon en Societo Zamenhof, kvazaŭ la donaco estus kotizo.

3.4 Pri Societo Zamenhof persone zorgas la Prezidanto, de tempo al tempo sendante novaĵleteron al ĝiaj membroj kaj laŭeble renkontante ilin en speciala kunveno okaze de la Universala Kongreso.

3.5 Membro de Societo Zamenhof ne estas membro de UEA, se li aŭ ŝi ne estas ankaŭ individua membro.

3.6 Ĉiu membro de Societo Zamenhof ricevas ateston pri sia membreco. Atesto povas esti liverita poŝte aŭ retpoŝte aŭ pere de la reta membrospaco (elŝutebla).

4. Landaj Asocioj

4.1 La minimuma membronombro por aliĝinta landa asocio estas 15 personoj. Aliĝinta landa asocio devas montri konstantan aktivecon.

4.2 Aliĝinta landa asocio pagas por ĉiu sia membro, kiu ne estas individua membro de UEA, kotizon egalan al kvindekono de la MA-kotizo por la koncerna lando. Ĉiu persono, por kiu oni tiel kotizas, fariĝas aligita membro de UEA por la daŭro de tiu jaro.

4.3 Aliĝinta landa asocio disponigas komunikan kanalon al oficohavantoj de UEA por mesaĝoj al la aligitaj membroj.

4.4 Aldone al la aligitaj membroj, aliĝinta landa asocio povas enlistigi senpagajn Amikojn de Esperanto. En tiu okazo ĝi anoncas al la Centra Oficejo, minimume unu fojon jare, la aktualan nombron de enlistigitaj Amikoj.

5. Fakaj Asocioj

5.1 Por aliĝi al UEA la kondiĉoj por faka asocio estas:

(i) ke ĝi estas internacie aktiva asocio laŭorde organizita sub internacia gvidantaro kaj vaste malfermita al civitanoj de ĉiuj landoj, sen ekskluzivoj pro politika aŭ religia sinteno, aŭ pro raso, lingvo aŭ sekso;

(ii) ke ĝi havas minimume 15 membrojn; kaj

(iii) ke ĝi skribe konfirmas sian pretecon respekti la Statuton kaj la regularojn de UEA, precipe ĝiajn celojn kaj neŭtralecon.

5.2 Kondiĉo por daŭra aliĝinteco estas, ke la Komitato restas kontenta pri la plenumo de la jam difinitaj kondiĉoj kaj deklaro.

5.3 Principe UEA akceptas pri unu fako nur unu fakan asocion, sed la Komitato rajtas akcepti plurajn.

5.4 Aliĝinta faka asocio pagas en eŭroj jaran kotizon egalan al trioblo de la baza membrokotizo (la MB-kotizo en kategorio 5).

5.5 Aliĝinta faka asocio povas enlistigi senpagajn Amikojn de Esperanto. Se ĝi mem administras ilin, ĝi anoncas al la Centra Oficejo, minimume unu fojon jare, la aktualan nombron de enlistigitaj Amikoj. Kun la permeso de la koncernaj homoj, ĝi povas ankaŭ transdoni iliajn datumojn por administrado fare de oficohavanto de UEA.

6. Eksigo

6.1 Propono eksigi aliĝintan asocion aŭ individuan membron validas, nur se ĝi estas skribe farita de aliĝinta asocio aŭ minimume 10 individuaj membroj, enhavas klarigon pri la motivo kaj estas sendita per registrita poŝto al la Ĝenerala Sekretario kaj al la koncerna asocio aŭ individua membro, kiu rajtas liveri skriban defendon al la Ĝenerala Sekretario ĝis limdato (minimume 60 tagojn post ricevo de la propono) difinita de la Ĝenerala Sekretario.

6.2 La Komitato aŭ la Estraro elektas komisionon por esplori la aferon kaj fari skriban raporton. Pri la kostoj de la komisiona laboro respondecas la proponintoj. La Ĝenerala Sekretario sendas per registrata poŝto kopion de la raporto al la koncerna asocio aŭ individua membro, kiu rajtas liveri skriban respondon al la Ĝenerala Sekretario ĝis limdato (minimume 30 tagojn post ricevo de la raporto) difinita de la Ĝenerala Sekretario.

6.3 Oni decidas la aferon, kaj je unua instanco kaj je apelacio (en kazo, kie la Statuto antaŭvidas apelacion), surbaze de la propono kaj raporto kaj eventualaj defendo kaj respondo. Ne necesas, ke la decida organo akceptu buŝajn pledojn; sed, se ĝi akceptas buŝan pledon de unu partio, ĝi devas doni adekvatan okazon por buŝa pledo al la alia partio.

6.4 Se la propono de eksigo koncernas individuan membron de TEJO, por eksigo necesas la konsento de ambaŭ Estraroj, tiu de UEA kaj tiu de TEJO. Individuaj junaj membroj eksigitaj de la Estraroj rajtas apelacii al la Komitato de UEA kaj al la Komitato de TEJO. Se unu el la Komitatoj akceptas la apelacion, la eksigo estas nuligita. Post dujara nemembreco, eksigita individua membro rajtas peti permeson denove aliĝi. Se la koncerna persono estas ankoraŭ de TEJO-aĝo, por tio necesas la konsento de la Komitato de TEJO aldone al tiu de UEA.

7. Oficoj

7.1 La oficohavantoj de UEA estas la ĉefdelegitoj, la delegitoj (inkluzive de vicdelegitoj, fakdelegitoj, junularaj delegitoj kaj eventualaj aliaj kategorioj), la komitatanoj, la estraranoj, la komisiitoj, la komisionanoj, la komitataj reviziantoj, la administranto de la Asocia Kapitalo kaj la dungitoj: aldone, la redaktoroj de la periodaĵoj de la Asocio, se ili ne estas dungitoj, kaj la oficohavantoj de TEJO.

7.2 Vicprezidanto laŭbezone anstataŭas la Prezidanton. Por tia anstataŭado necesas la konsento de la Prezidanto aŭ, se la Prezidanto ne estas je dispono, de la Komitato aŭ la Estraro.

7.3 Pri la kutimaj oficperiodoj por la oficohavantoj de TEJO validas la TEJO-regularo kaj la aktoj de TEJO. La oficperiodo por ĉiu alia nedungita oficohavanto estas 3 jaroj, krome se en iu kazo la regularoj aŭ la elektanta organo difinas malpli longan periodon.

7.4 Pri la reelekto de la komitatanoj kaj la Prezidanto validas respektive artikoloj 26 kaj 34 de la Statuto. Pri la reelekto de la oficohavantoj de TEJO validas la TEJO-regularo kaj la aktoj de TEJO. Ĉiu alia nedungita oficohavanto estas senkondiĉe reelektebla.

7.5 Kompenso en okazo de maldungo devas ne superi la sumon antaŭviditan en la leĝoj. La interkonsentita avizperiodo por ĉesigi laborkontrakton devas ne superi 3 monatojn aŭ, se pli longa, la minimuman periodon preskribitan de la leĝoj.

8. Elekto de Komitatanoj B

8.1 La Ĝenerala Direktoro anoncas tra oficialaj kanaloj de UEA, inkluzive de la revuo Esperanto, la nombron de elektotaj komitatanoj B kaj petas la individuajn membrojn liveri al la Centra Oficejo proponojn pri kandidatoj ĝis difinita dato minimume 60 tagojn post apero de la anonco. La anonco preskribas, kiuj rimedoj estas akcepteblaj por liveri la proponojn (ekzemple: poŝta adreso; retadreso; reta formularo).

8.2 Kandidato deklaras skribe sian pretecon kandidatiĝi, aldonante biografieton kaj deklaron pri siaj movadaj celoj, kiuj kune ampleksas maksimume 150 vortojn. Por esti valida, kandidato devas ĝis la limdato ricevi skriban subtenon de 10 individuaj membroj el minimume 3 diversaj regnoj, en maniero kiu konformas al la preskribo en la anonco de la elektoj.

8.3 Post la difinita dato la Ĝenerala Direktoro konstatas la nombron de la kandidatoj surbaze de la validaj proponoj. Se la nombro de la kandidatoj ne superas la nombron de la elektotaj komitatanoj B, voĉdonado ne okazas kaj ĉiuj kandidatoj estas konsiderataj kiel elektitaj. Se la nombro de la kandidatoj superas tiun de la elektotaj komitatanoj B, la Ĝenerala Direktoro kunmetas liston de ĉiuj kandidatoj (kun ties biografietoj kaj deklaroj) kaj disponigas ĝin al ĉiu individua membro, kune kun malfacile falsebla rimedo (ĉu papera, ĉu reta) por doni sian voĉon en la elekto inter tiuj kandidatoj. La Ĝenerala Direktoro samtempe informas pri la maniero de la voĉdonado kaj pri la limdato por la registrado de voĉoj en la Centra Oficejo, kiu devas esti minimume 45 tagojn post la malfermo de la voĉdonado.

8.4 Ĉe uzo de papera balotilo, la voĉdonantoj signas per kruceto sur la balotilo la nomojn de tiuj kandidatoj, por kiuj ili voĉdonas, kaj metas la balotilon en internan, anoniman koverton kaj plene fermas ĝin. Per aparta voĉdondeklaro ili konfirmas sian identecon kaj subskribas. La anoniman koverton kaj la plenigitan kaj subskribitan voĉdondeklaron la voĉdonanto enmetas en eksteran koverton kaj sendas al la Centra Oficejo. Ĉe uzo de reta balotilo, la procedo same inkluzivas konfirmon de identeco kaj voĉdonon.

8.5 La kontrolo de la rezultoj okazas antaŭ komisiono elektita de la Estraro kaj konsistanta el reprezentanto de la Centra Oficejo kaj minimume 2 individuaj membroj. Ĉiu individua membro rajtas ĉeesti. Ne validas balotilo, kiu ne atingis la Centran Oficejon ĝis la limdato, aŭ per kiu oni voĉdonis por pli da kandidatoj ol la nombro de la elektotaj komitatanoj B, aŭ ĉe kiu la komisiono ne povis konfirmi la voĉdonrajton de la voĉdonanto.

8.6 Tiuj kandidatoj, kiuj ricevas plej multe da voĉoj, estas elektitaj. En okazo de voĉegaleco decidas, se necese, loto. Oni informas pri la rezulto tra oficialaj kanaloj de UEA, inkluzive de la revuo Esperanto.

9. Kompetentoj kaj Kompensoj

9.1 Ĉiu elpaŝo en la nomo de UEA, kiu ne apartenas al la rutina administrado, devas esti bazita sur rajtigo troviĝanta en decido de la Estraro.

9.2 Kompetentas kontrakte devontigi la Asocion:

(i) la Prezidanto;

(ii) la Ĝenerala Direktoro, kune kun la Prezidanto aŭ la Ĝenerala Sekretario;

(iii) la Ĝenerala Direktoro sola, pri aferoj rilataj al la normala funkciado de la administrado kaj ĝis limoj difinitaj de la Estraro;

(iv) ĉiu direktoro de oficejo de UEA, pri aferoj rilataj al la normala funkciado de tiu oficejo kaj ĝis limoj difinitaj de la Estraro (interkonsiliĝe kun la Ĝenerala Direktoro); kaj

(v) la administranto de la Asocia Kapitalo, en la plenumado de la estraraj investodecidoj.

9.3 La Ĝenerala Direktoro kaj ĉiu direktoro de oficejo de UEA rajtas transdoni sian kontraktofaran kompetenton al alia oficohavanto.

9.4 Ĉiu persono, kiu kontrakte devontigas aŭ provas kontrakte devontigi la Asocion sen rajto tion fari, ŝuldas al UEA monkompenson pro ĉiuj negativaj sekvoj de tiu sia ago.

9.5 Ĉiu persono, kiu lige kun agado de UEA kaŭzas, ke la Asocio jure respondecas pri ties delikta faro aŭ nefaro, ŝuldas al UEA monkompenson egalan al ĉiuj sumoj, kiujn la Asocio devas pagi pro la koncerna delikto.

10. Haltigo

10.1 En urĝa kazo la Prezidanto povas provizore haltigi oficohavanton en la plenumo de ties funkcioj, se la agado de tiu oficohavanto morale aŭ materie damaĝas la Asocion. Pri tia haltigo la Prezidanto tuj informas la organon, kiu elektis aŭ nomumis la koncernan oficohavanton.

11. Komisiono pri Financo

11.1 La Komisiono pri Financo konsistas el minimume 3 kaj maksimume 5 individuaj membroj, kiuj estas spertaj pri financo kaj buĝetado.

11.2 La komisionanojn elektas la Komitato, krom unu, kiun nomumas la Estraro de TEJO. La oficperiodo por la komisionanoj estas 3 jaroj.

11.3 La Komisiono pri Financo konsilas al la Komitato, la Estraro kaj la Ĝenerala Direktoro pri la buĝeto kaj aliaj financaj aferoj de la Asocio. La Komisiono pri Financo kunsidas minimume trifoje en ĉiu administra jaro kun la Ĝenerala Direktoro kaj la estrarano pri financo.

11.4 Ordinare, la Estraro submetas la jenajn aferojn al la Komitato por reta voĉdonado, nur se la koncernan proponon aŭ decidon akompanas favora rekomendo de la Komisiono pri Financo:

(i) proponon amendi la buĝeton:

(ii) proponon rajtigi la elspezadon de fondaĵa bonhavo aŭ amendi jaman rajtigon; kaj

(iii) decidon laŭ artikolo 14.2 de ĉi tiu regularo.

12. Buĝeto

12.1 En sia Ĝenerala Kunveno en ĉiu jaro la Komitato akceptas la buĝeton por la sekvonta administra jaro; kun rezervo, ke la decido pri la buĝeto por difinita administra jaro povas esti prokrastita ĝis plej malfrue 31 decembro en la antaŭa jaro, se la cirkonstancoj tion postulas.

12.2 La buĝeto specifas la antaŭviditajn kostojn kaj rimedojn laŭ sekcioj.

12.3 En la elspeza flanko la buĝeto povas difini marĝenon. La Estraro uzas marĝenon laŭ sia bontrovo por kovri kostojn, kiuj ne estas antaŭviditaj en la buĝeto, kondiĉe ke tiuj kostoj ne superas 20% de la sumo de ĉiuj ceteraj buĝetitaj kostoj.

12.4 La Estraro respondecas pri la plenumo de la buĝeto kaj regule raportas pri tio al la Komitato kaj la Komisiono pri Financo. La Estraro zorgas, ke oni elspezu monon nur por kostoj antaŭviditaj en la buĝeto aŭ kovreblaj per marĝeno. Se la sumo de la buĝetitaj rimedoj estas laŭ la prudenta opinio de la Estraro neatingebla, la Estraro zorgas pri proporcia redukto en la elspezoj.

12.5 Nur la Komitato povas ŝanĝi la suman ciferon de buĝeta sekcio aŭ ŝanĝi marĝenon. La Estraro, kun aprobo de la Komisiono pri Financo, povas ŝanĝi la ciferojn de la subsekcioj kaj starigi novajn subsekciojn, kondiĉe ke tio ne influas la suman ciferon de la koncerna sekcio.

13. Fondaĵoj

13.1 La fondaĵoj konsistas el bonhavoj, kiuj estas rezervitaj por aŭ dediĉitaj al specialaj celoj. Ili ĝenerale estas integra parto de la bilanco de UEA, sed la Komitato povas fari decidon memstarigi difinita(j)n fondaĵo(j)n en propra jura unuo. La spezoj de la fondaĵoj kuŝas ekster la spezokonto kaj buĝeto. La kapitalo de la fondaĵoj ne rajtas esti uzita por kovri deficitojn de la spezokonto.

13.2 La bonhavo de ĉiuj fondaĵoj estas elspezebla nur tiom, kiom antaŭe rajtigis la Komitato, kaj nur por la celoj difinitaj por tiu fondaĵo.

13.3 Depende de la karaktero de la koncerna fondaĵo, komitata rajtigo por elspezado de fondaĵa bonhavo povas esti por specifa sumo aŭ por procento de la efektivaj enspezoj (aŭ de la rento gajnita per la kapitalo) de tiu fondaĵo, ĉu dum la jaro, por kiu la elspezado estas rajtigita, ĉu dum la antaŭa jaro.

13.4 Por faciligi la taskon de la Komitato rajtigi elspezadon el la fondaĵoj, la Ĝenerala Direktoro preparas raporton pri la enspezoj kaj elspezoj de ĉiu fondaĵo proksime de la fino de la administra jaro, kune kun prognozo pri la antaŭvideblaj en- kaj elspezoj en la venonta jaro. La Komitato rajtas akcepti aŭ amendi tiun prognozon en sia rajtiga decido.

14. Donacoj kaj Heredaĵoj

14.1 Donacoj ne destinitaj al la fondaĵoj kaj ne superantaj 50 MA-kotizojn de Nederlando povas aperi en la spezokonto de la Asocio. Heredaĵoj ne destinitaj al la fondaĵoj kaj ne superantaj 50 MA-kotizojn de Nederlando aperas senpere en la bilanco.

14.2 Donacoj kaj heredaĵoj super 50 MA-kotizoj de Nederlando, kaj ne destinitaj al la fondaĵoj, estas dividitaj inter la bilanco kaj la spezokonto laŭ jenaj reguloj:

(i) 80% de la valoro aperas senpere en la bilanco en la jaro de enkontigo;

(ii) 20% de la valoro estas metita en rezervon;

(iii) po unu triono de la rezervita valoro estas metebla en la spezokonton en la jaro de enkontigo kaj la du postaj jaroj. La Estraro povas tamen prokrasti la utiligon de tiu rezervo, se la spezokonto atingas ekvilibron sen ĝi.

14.3 Donaco aŭ heredaĵo kiu aperas senpere en la bilanco aldoniĝas al la Asocia Kapitalo, krom se la Estraro alie decidas. Se la donaco aŭ heredaĵo superas 100 MAkotizojn de Nederlando, tiu decido validas nur post aprobo de la Komitato

15. Ekstera Revizoro

15.1 La Estraro povas nomumi profesian revizoron aŭ revizoran firmon kiel eksteran kontkontrolanton de la Asocio, se laŭ la leĝoj aŭ administraj kutimoj de iu lando, kie UEA havas oficejon, tio estas postulata aŭ dezirinda.

15.2 La Komisiono pri Financo kaj la komitataj reviziantoj ricevas kopion de ĉiu raporto farita de ekstera kontkontrolanto.

16. Raportado de la Estraro

16.1 La raportaj devoj de la Estraro estas klarigitaj en artikolo 33 de la Statuto. La jarraporto, ankaŭ konata kiel la estrara raporto, inkluzivas la spezokonton de la Asocio por la koncerna jaro kaj la bilancon je 31 decembro de tiu jaro. Ĝi estas dissendita al la Komitato plej laste kun aliaj prepardokumentoj por la kunveno dum la Universala Kongreso en la posta jaro.

16.2 La Estraro donas al ĉiu membro de la Asocio, en speciala publika kunveno okaze de la Universala Kongreso, la okazon fari demandojn aŭ komentojn pri la estrara raporto en ĉeesto de la Estraro, antaŭ ol la Komitato voĉdonas pri ĝi.

16.3 Komitata voĉdono akcepti la estraran raporton estas senŝarĝigo de la Estraro pri la financoj kaj agado dum la koncerna administra jaro tiom, kiom tiuj financoj kaj agado estas klarigitaj en la estrara raporto. Malakcepto ne estas konsiderata kiel esprimo de malkonfido pri la Estraro aŭ difinita estrarano.

16.4 Dum la laborjaro inter la kongresoj, la Estraro regule raportas al la Komitato, minimume ĉiun duan monaton, pri decidoj, novaj iniciatoj kaj progreso de la laborplana plenumo.

17. Amendo de Regularoj

17.1 Regularon povas repreni, anstataŭigi aŭ amendi nur decido de la Komitato.

17.2 Se la Komitato faras decidon, kiu ne estas konforma al iu regulara preskribo, tiu decido ne estas rigardata kiel amendo de la koncerna regularo kaj validas, nur se ĝi eksplicite notas la nekonformecon.

18. Amikoj de Esperanto

18.1 Aldone al siaj individuaj, aligitaj kaj honoraj membroj, kaj membroj de la Honora Patrona Komitato, UEA povas enlistigi homojn kiuj subskribis deklaron pri subteno al Esperanto. Tiu kategorio de subtenantoj nomiĝas “Amikoj de Esperanto”.

18.2 La deklaro pri subteno povas esti subskribita en iu ajn lingvo. Por esti enlistigita, la subskribanto devas doni sian laŭleĝan nomon, loĝurbon kaj -landon, naskiĝdaton, kaj validan retadreson. La deklaron de subteno devas akompani klarigo, ke UEA/TEJO sekure gardos tiujn personajn datumojn kaj povos de tempo al tempo sendi retmesaĝon al ĉiu Amiko kun informoj pri Esperanto.

18.3 Junaj Amikoj de Esperanto estas konsiderataj kiel membroj de TEJO, sed ne de UEA. Pri ĉiuj kontaktoj kun ili, kiuj rilatas al TEJO-membreco, respondecas TEJO.

18.4 Unufoje jare, ĉiuj enlistigitaj Amikoj de Esperanto ricevas memorigan retmesaĝon, kiu donas al ili la eblon eksiĝi per simpla klako aŭ responda mesaĝo. Se la enlistigita retadreso ĉesas funkcii, tiu Amiko estas konsiderata kiel eksiĝinta. Alie, se la retadreso funkcias kaj la koncerna persono ne mem eksiĝas, li aŭ ŝi restas enlistigita kiel Amiko.

18.5 La aliĝintaj landaj kaj fakaj asocioj povas mem kolekti kaj administri Amikojn de Esperanto: vidu artikolojn 4.4 kaj 5.5. La Centra Oficejo ĉiujare kolektas kaj raportas statistikojn pri tiuj Amikoj, kune kun informoj pri la Amikoj kiujn ĝi mem administras.

18.6 Individuaj membroj de UEA, kiuj ne kotizas por difinita jaro sed havas validan retadreson, aŭtomate estas enskribitaj kiel Amikoj de Esperanto. Okaze de tiu enskribo ili ricevas klarigan retmesaĝon kiu donas al ili jenan elekton: plene eksiĝi per simpla klako aŭ responda mesaĝo, resti Amiko de Esperanto, aŭ refariĝi individua membro per pago de jarkotizo.

Aprobita de la Komitato de UEA la 20-an de marto, 2019.

tekoregularoj → ĝenerala regularo

Antaŭa versio de la regularo

Ĝenerala Regularo de UEA (malnova)

Supren
UEA, 2020