Per dono de aŭspicio UEA esprimas sian apogon al grava internacia aranĝo, kies okazigo konsiderinde servas la celojn de la Asocio. Pri aŭspicio decidas la Estraro de UEA.
La esprimo "sub aŭspicio de UEA" ĝenerale signifas nur moralan subtenon. UEA estas ŝarĝata per financa aŭ alia kroma devo, nur se tion la Estraro de UEA en sia decido eksplicite akceptis.
Ne estas donebla aŭspicio, se la subteno de la koncerna aranĝo kontraŭas la Statuton de UEA, precipe la preskribojn pri la neŭtraleco.
Aŭspicion oni devas skribe peti, kun subskribo de almenaŭ du respondecaj gvidantoj/organizantoj de la aranĝo. La peto devas alveni al la estrarano pri kongresoj kaj konferencoj plej malfrue tri monatojn antaŭ la komenco de la aranĝo, kaj enhavi ĉiujn informojn bezonatajn por decido surbaze de ĉi tiuj principoj.
Ĉi tiu principaro ekvalidos la 12-an de aprilo 1976.