Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
tekoregularoj → regularo de iku
Regularo pri la Internacia Kongresa Universitato (IKU)

Laste reviziita en 2013-07-26

Artikolo 1

a. La Internacia Kongresa Universitato (antaŭe nomita Internacia Somera Universitato) estas speciala kultura institucio de Universala Esperanto-Asocio. Ĝia celo estas popularigi ĉiujn sciencajn kaj artajn branĉojn pere de la Internacia Lingvo Esperanto kaj evoluigi la sciencan kaj priartan literaturon en Esperanto.

b. Sesio de IKU okazas en ĉiu Universala Kongreso de Esperanto.

Artikolo 2

a. En IKU rajtas prelegi universitataj profesoroj kaj aliaj kvalifikitaj personoj, kiuj havas la rajton instrui en universitatoj aŭ samrangaj lernejoj laŭ la leĝoj de sia lando. Escepte, en IKU povas prelegi ankaŭ aliaj rekonitaj fakuloj pri sciencaj aŭ artaj temoj, sed ilia nombro devas ne superi la nombron de prelegantoj, kvalifikitaj por supera instruado.

b. La programo de IKU okazas en la Internacia Lingvo Esperanto. Ĝi konsistas ĉefe el prelegoj po ĉ. 45 minutoj kaj mallongaj kursoj konsistantaj el kelkaj prelegoj, sed povas aldoniĝi alispecaj aranĝoj (ekz. seminarioj, kolokvoj) laŭ la bontrovo de la Estraro de UEA.

c. Ĉiu preleganto sola respondecas pri la enhavo de sia prelego.

Artikolo 3

a. La Estraro de UEA, interkonsiliĝe kun la Loka Kongresa Komitato kaj la Komisiono pri IKU, elektas ĉiujare la Rektoron de IKU.

b. La oficperiodo de la Rektoro de IKU daŭras de ties nomiĝo fare de la Estraro ĝis la nomiĝo de posta rektoro, aŭ ĝis la fino de la kalendara jaro, en kiu okazas la koncerna sesio de IKU, se tio okazas pli frue.

c. La Rektoro estu, se eble, ŝtatano de la lando, en kiu okazas la Universala Kongreso.

ĉ. La Rektoro prezidas IKU kaj, kune kun la Konstanta Sekretario, reprezentas ĝin antaŭ ĉiuj sciencaj kaj kulturaj institucioj, kaj antaŭ la ŝtataj kaj internaciaj aŭtoritatoj dum sia oficperiodo. Dum la Universala Kongreso la Rektoro kontrolas laŭbezone la teknikajn aranĝojn, kiujn petas la prelegantoj.

Artikolo 4

a. La Komitato de UEA nomas tri- ĝis kvin-personan Komisionon pri IKU, el inter kies membroj la Estraro de UEA nomas la Konstantan Sekretarion de IKU por periodo de tri jaroj. La Estraro rajtas pli frue anstataŭigi la Konstantan Sekretarion, se ĝi tion trovas oportuna.

b. Ĉiuj personoj, kiuj plenumas la kondiĉojn en la artikolo 2(a) kaj deziras prelegi dum la sekva sesio de IKU, devas sin anonci al la Konstanta Sekretario ĝis la 31a de januaro de la kongresa jaro, se ne estas alia dato anoncita en la revuo Esperanto, aldonante biografiajn detalojn pri si, la titolon kaj skizan resumon de la proponata prelego, kaj mallongan liston de siaj ĉefaj fakaj publikigaĵoj.

c. La Konstanta Sekretario informas la ceterajn membrojn de la Komisiono pri la proponoj kaj preparas raporton kun la rekomendoj de la Komisiono. La Sekretario sendas tiun raporton antaŭ la 15a de marto, kune kun la originalaj dokumentoj de la proponoj, al la kongresa administracio, kiu distribuas la raporton kopie al la Estraro de UEA kaj la Rektoro de la koncerna sesio de IKU.

ĉ. Se la Konstanta Sekretario aŭ la Rektoro opinias, ke unu aŭ pluraj prelegoj ne estas taŭgaj, li/ŝi tion sciigas al la Estraro pere de la kongresa administracio. Ne estas allasebla prelego, kiun malrekomendas kaj la Konstanta Sekretario kaj la Rektoro.

d. Surbaze de la faritaj proponoj, la raporto de la Komisiono pri IKU kaj eventualaj rimarkoj de la Konstanta Sekretario kaj/aŭ la Rektoro, la Estraro de UEA difinas la programon de la sekva sesio.

e. La prelegantoj ricevu informon pri la akcepto de ilia prelego antaŭ la 15a de aprilo de la kongresa jaro.

Artikolo 5

a. La Loka Kongresa Komitato havigas konvena(j)n ejo(j)n por la programo de IKU kaj kunlaboras kun la Rektoro por prizorgi eventualajn teknikajn aranĝojn.

b. La Estraro de UEA fiksas la honorarion de IKU-preleganto kaj la financajn kondiĉojn de eventualaj aliaj aranĝoj de IKU. La rimedoj por tio venas el la kaso de la koncerna Universala Kongreso.

c. Ĉiu preleganto devas liveri al la kongresa administracio tekston de sia prelego aŭ kurso antaŭ la 31a de majo de la kongresa jaro (krom se ekzistas speciala skriba interkonsento pri alia limdato). Duono el la honorario dependas de ĝustatempa livero de la teksto.

d. Se ne ekzistas aparta skriba interkonsento kun tiu, ĉiu preleganto konsentas, ke la rajto pri unua presigo de la prelego apartenas al UEA, kaj devigas sin ne publikigi ĝin aliloke, krom se UEA ne publikigas ĝin interne de unu jaro post la prelego. UEA rajtas ankaŭ post la unua presigo denove publikigi la prelegon en eventuala libroforma kolekto de IKU-prelegoj. La kopirajto cetere restas ĉe la preleganto.

tekoregularoj → regularo de iku
Supren
UEA, 2020