Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
tekoregularoj → interkonsento inter ...
Kontrakto inter AIS kaj UEA

Kontrakto inter Akademio Internacia de la Sciencoj San Marino (AIS) kaj Universala Esperanto-Asocio (UEA) pri komuna sesio de AIS-IKU dum Universalaj Kongresoj de Esperanto

1. Motivigo

UEA kaj AIS rekonas la gravan rolon de scienca kaj universitata aktiveco en aplikado de Esperanto, kaj sekve interkonsentas reguligi kaj faciligi la okazigon de komuna AIS-IKU sesio dum la UK. AIS kaj UEA provos okazigi AIS-IKU sesion kiel parto de la IKU ĉiujare.

2. Kursoferto

Komuna AIS-IKU sesio konsistas el du ĝis tri kursoj. Ĉiu kurso havas minimume tri unuhorajn prelegojn. La unua prelego de almenaŭ du kursoj estu IKU-prelego.

3. Prelegantoj

La prelegantoj de la AIS-IKU kursoj estu membroj de AIS. Ili estos elektotaj kadre de la elekto de IKU-prelegantoj laŭ la IKU-regularo de UEA.

4. Salonoj

UEA respondecas pri salonoj por la IKU-prelegoj. AIS mendas salonojn por ĉiuj "kromaj prelegoj", tio estas, ĉiuj prelegoj de la kursoj krom la enkondukaj IKU-prelegoj. Por la kromaj prelegoj UEA provos trovi senpagan aŭ malmultekostan salonon proksime de la kongresejo. Alternative la kromaj prelegoj okazu en la kongresejo kaj AIS pagos por ili jene: por kvar kromaj prelegoj rabatitan kotizon, kiu estu egala al duono de tio, kion "faka asocio kunlaboranta kun UEA" pagas por sia unua kunsido laŭ la kongresa regularo. Por eventualaj pliaj prelegoj la kotizo estu egala al tiu kiun fakaj asocioj pagas por pliaj kunsidoj laŭ la kongresa regularo.

5. Prezentado dum la UK

AIS partoprenos en la AIS-IKU-inaŭguro kaj laŭeble en aliaj forumoj rilataj al scienca, faka kaj movada agado kiel la Strategia Forumo.

Informoj pri la AIS-IKU kursoj aperos en la kongresa libro.

6. Valideco

Tiu ĉi kontrakto ekvalidos, kiam ĝi estos akceptita de la Estraro de UEA kaj de la Senato de AIS. Ĝi anstataŭas kontrakton kun datoj 19970904/19980427. Ĉiu el la du partioj povas nuligi ĝin kun antaŭanonco de duonjaro, sed jam faritaj aranĝoj pri salonmendoj kaj prelegontoj devas validi sen rigardo al la dato de ĉesigo.

Subskriboj je du ekzempleroj.

Dato: 28a de julio 2005

por UEA:

Renato Cosetti
Prezidanto

Amri Wandel
Estrarano pri Faka kaj Scienca Agado

por AIS:

Prof. H. Frank
Prezidanto

Prof. H M Maitzen
Senatano

tekoregularoj → interkonsento inter ...
Supren
UEA, 2021