Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
tekoregularoj → interkonsento inter ...
Interkonsento inter UEA kaj ILEI
Universala Esperanto-Asocio (UEA), la ĉefa kunordiga organizaĵo por esperantistoj, kaj Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI), la faka asocio pri instruado, interkonsentas jene:

1. UEA komisias al ILEI la plenumon de signifaj partoj de sia internacia eduka laboro, tio povas inkluzivi ĉiajn agadojn por altigi la lingvan kaj kulturan nivelon de la Esperanto-parolantoj por disvastigi la instruadon de la internacia lingvo ĉiunivele kaj por rilati kun edukaj instancoj tiucele;

2. Farinte tion, UEA establis kun ILEI aparte proksiman ligon, kion spegulas la kunlaboraj interrilatoj inter la du organizaĵoj kaj la kerna rolo de edukado en la Strategia Plano de UEA;

3. ILEI regule informas UEA pri siaj agadoj kaj atingoj; la periodaĵoj kaj rimedoj de UEA estas malfermaj al ILEI por disvastigi tiujn atingojn kaj fari alvokojn al la membraro de UEA. La revuo kaj kursmaterialo de ILEI estas simile malfermaj por raporti pri la agado kaj aranĝoj de UEA. La organizaĵoj kunlaboras proksime en kampoj de komuna intereso;

4. Cele al reciproka informfluo, ĉiu organizaĵo rajtas nomi observanton ĉe la estrarkunsidoj de la alia, kiuj estas krome membrigitaj en reta estrara diskutgrupo de la alia; tagordoj kaj protokoloj de ĉiuj estrarkunsidoj estas interŝanĝataj. Laŭeble okazu komuna estrarkunsido en la UK;

5. UEA kaj ILEI interkonsiliĝas fiksonte datojn de kongresoj, estrar- kaj komitatkunsidoj, k.s. por ke ili ne koliziu.

6. UEA senpage disponigas en la UK salonojn por la internaciaj ekzamenoj, la Tago de la Lernejo kaj la faka kunsido de ILEI, adekvataj al la bezonoj kaj eblecoj. UEA krome laŭnecese disponigas dum la UK senpagan budon, kie ILEI povu prezenti sian laboron kaj varbi membrojn. Siavice, ILEI senpage disponigas al UEA tempon kaj lokon en la ILEI-konferencoj por sinprezento aŭ similcela elpaŝo.

7. En kazo de komunaj eldonaĵoj, UEA kaj ILEI fiksas komunan eŭran vendoprezon.

8. ILEI, fine de ĉiu kalendara jaro, dokumentas siajn financajn bezonojn por la venonta jaro. La estraro de UEA prijuĝas tion kaj enkorpigas la rezulton en la buĝeton por la koncerna jaro.

9. Konklude, ambaŭ organizaĵoj respektas kaj la statutajn celojn kaj la memstarecon de la alia. Ĉi tiu interkonsento ne malhelpas kunlaboron kaj interkonsenton en terenoj ne menciitaj ĉi tie. UEA kaj ILEI komune subtenas indajn edukajn iniciatojn, kiuj konformas al niaj komunaj celoj, ekzemple edukado.net kaj lernu.net.

10. La interkonsento ekvalidas post akcepto flanke de la du komitatoj/ kaj restas senlime valida. La Komitato de UEA aŭ ILEI rajtas malvalidigi ĝin, doninte tri monatojn de averto pere de la estraro de la alia organizaĵo.

La interkonsenton akceptis la Komitato de UEA en Havano je 1990 07 20. Reviziopropono estas verkita je 2010 01 10.
tekoregularoj → interkonsento inter ...
Supren
UEA, 2021