-
Per dono de aŭspicio UEA esprimas sian apogon al grava reta projekto,
kies okazigo konsiderinde servas la celojn de la Asocio. Pri aŭspicio
decidas la Estraro de UEA.
-
La esprimo "Aŭspiciata de UEA" ĝenerale signifas nur moralan
subtenon. UEA estas ŝarĝata per financa aŭ homforta devo,
nur se tion la Estraro de UEA en sia decido eksplicite akceptis. Samtempe
UEA klopodos doni informan subtenon al la aŭspiciata projekto: anonci
pri ĝi en siaj retejoj, en la revuo Esperanto kaj per rektaj informoj
al la membroj.
-
Ne estas donebla aŭspicio, se la subteno de la koncerna projekto
kontraŭas la Statuton de UEA, precipe la preskribojn pri la neŭtraleco.
-
Aŭspicion oni devas skribe peti, kun subskribo de almenaŭ
du respondecaj gvidantoj/autoroj de la reta projekto. La peto devas alveni
al la estrarano pri informado kaj enhavi ĉiujn informojn bezonatajn
por decido surbaze de ĉi tiuj principoj.