Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
tekoregularoj → proceduro por ...
Proceduro por aliĝo kaj kontraktado de Fakaj Asocioj
Ĉi-regularo ne estas decidita de iu asocia organo, sed estas nur skribe fiksita praktiko surbaze de la Statuto kaj regularoj, laŭ informoj de oficistoj. Finkompilis Ivo Osibov, majo 2003.

1. Faka Asocio (FA) kiu petas aliĝon al UEA (FAA) sendas al la CO de UEA:

  • skriban peton pri aliĝo,
  • sian statuton,
  • informon pri la nombro de siaj membroj,
  • skriban konfirmon pri sia preteco respekti la Statuton kaj la regularojn de UEA, precipe ĝiajn celojn kaj neŭtralecon.

2. FA kiu proponas fari kontrakton kun UEA pri kunlaboro (FAK) sendas al la CO de UEA:

  • skriban peton por fari kontrakton,
  • sian statuton,
  • skriban konfirmon pri sia preteco respekti la principon de neŭtraleco esprimitan en la § 5 de la Statuto de UEA.

3. La CO sendas la ricevitajn kompletigitajn materialojn al la Komisiono pri Statutoj de la Landaj kaj Fakaj Asocioj (Komisiono) kun la peto prepari skriban raporton al la Komitato de UEA pri tio ĉu la FA plenumas la kondiĉojn starigitajn en la Statuto kaj regularoj de UEA.

4. Intertempe la Ĝenerala Direktoro traktas kun la FAK projekton de kontrakto kaj preparas ĝian tekston kiu precizigas manieron de komuna agado, interŝanĝon de servoj ktp.

5. La Komisiono sendas sian skriban raporton al la CO.

6. La Estraro de UEA decidas pri la kontrakto kondiĉigante, en la kazo de pozitiva decido, validiĝon de la kontrakto per aprobo de la Komitato de UEA.

7. La CO disponigas al ĉiu komitatano de UEA la raporton de la Komisiono kaj la tekston de la kontrakto.

8. La Komitato de UEA decidas pri la aliĝo respektive pri la aprobo de la kontrakto.

9. La kontrakton subskribas la Prezidanto de UEA kaj la persono rajtigita de la statuto de la FAK.

10. La novaliĝinta FAA pagas en eŭroj sian jaran kotizon egalan al trioblo de la baza kotizo. FAK pagas en eŭroj sian jaran kotizon egalan al la baza kotizo.

tekoregularoj → proceduro por ...
Supren
UEA, 2021