Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
tekoregularoj → redaktopolitiko
Redaktopolitiko por la revuo Esperanto
1. Celoj

La celoj de la revuo estas jenaj, de la plej grava ĝis la malplej grava:

a) prezenti ĝustan, ĝisdatan, kaj inspiran bildon pri la agado kaj strategio de UEA;

b) informi precize kaj akurate pri grandaj movadaj evoluoj ekster la kadro de UEA;

c) provizi senpartian kaj altnivelan forumon por movadaj diskutoj, unuavice pri la agado de UEA, duavice pri aliaj movadaj temoj;

ĉ) respeguli la tutan buntecon de la Esperanta kulturo kaj komunumo.

Ĝenerale, la relativaj paĝkvanto kaj emfazo dediĉitaj al la diversaj temoj en unu numero devus respeguli tiujn prioritatojn.

2. Anoncoj kaj recenzoj

Nemenditaj anoncoj, recenzoj, kaj aliaj eroj traktantaj eldonaĵojn, estas kribrataj laŭ jenaj kriterioj:

a) eldonaĵoj de UEA kaj CED, kaj aliaj relative profitigaj varoj, ricevas prioritatan traktadon per rapida recenzigo, allogaj anoncoj kaj ripeta menciado;

b) aliaj verkoj kun vasta signifo por la lingvo Esperanto kaj ĝia komunumo, inkluzive de elstaraj originalaj verkoj, tradukoj en la serio Oriento-Okcidento, kaj aliaj tradukoj de la sama nivelo, ricevas recenzon laŭeble rapide;

c) malpli gravaj verkoj pri Esperanto kaj ĝia komunumo, fakaj kaj literaturaj verkoj povas ricevi mallongan recenzon aŭ priskribon ĝis 100 vortoj.

Ricevinte recenzon pri difinita verko, la redaktoro invitas la koncernajn eldonejojn aperigi pagitan anoncon aŭ anonco-serion lige kun la publikigo.

3. Grafika aspekto

a) Ĝenerale, sur ĉiu paĝduo en la revuo, la ordinara teksto okupas ne pli ol tri kvaronojn de la tuta tekstareo. La ceteran spacon okupas alispecaj tekstaj elementoj, ilustraĵoj kaj blanko.

b) La enpaĝigon kajgrafikan prilaboron povas farialiaj homoj ol la redaktoro, sed tiu ĉi respondecas pri la fina aspekto de la revuo, kiu estas laŭeble alloga, vigla kaj leg-instiga.

4. Aperritmo

La celenda eldondato de la revuo estas tiu, kiu ebligas, per la efektive uzata eksped-servo, atingi plimulton de la legantoj en la unua semajno de la koncerna monato. Konvenajn limdatojn por tiu celo rajtas fiksi la Direktoro de la Centra Oficejo; ilin devas respekti la redaktoro.

5. Redakta sendependeco kaj konsultado

La redaktoro rajtas libere decidi pri la enhavo de la revuo, sen la devo cedi al la peto aŭ postulo de iu ajn individuo. La solaj limigoj de tiu rajto estas jenaj:

a) laŭregula decido de la Estraro (aŭ de la Komitato) pri publikigo aŭ nepublikigo de difinita teksto aŭ alia elemento, aŭ pri la gvidlinioj por la redakta politiko, estas deviga por la redaktoro;

b) la ĝenerala direktoro aŭ prezidanto rajtas provizore haltigi publikigon, kiun li aŭ ŝi opinias morale damaĝa al la Asocio, aŭ kiu povus esti kaŭzo por jura proceso; tiu decido sekve devas esti submetita al la tuta Estraro por ratifo, kune kun la eventuale kontraŭa opinio de la redaktoro.

Kompense por tiu sendependeco, la redaktoro devas laŭeble anticipe informi kaj konsulti la estraranojn pri tekstoj, kiuj rekte tuŝas ties laboron en UEA.

Akceptita de la Estraro de UEA 1994-07-28

tekoregularoj → redaktopolitiko
Supren
UEA, 2021