Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
tekoregularoj → biblioteka apogo
Regularo por biblioteka apogo Bachrich
HONORE AL LA GEEDZOJ JOHANO KAJ MARIA BACHRICH
Celo:

La Biblioteka Apogo Honore al la Geedzoj Johano laj Maria Bachrich, mallonge nomata Biblioteka Apogo Bachrich, starigita la 28-an de marto 2014, sponsoras plivastigon de Esperanto-bibliotekoj, ne financataj de ŝtata, urba aŭ alia ne-movada instanco. Kolektoj de individuaj personoj estas subteneblaj laŭkvalite kaj se ili estas ĝenerale alireblaj.

Rimedoj:

La komenca kapitalo konsistas el donaco de 20.000 (dudek mil) usonaj dolaroj. UEA kreditas al la kapitalo jaran interezon, egalan al tiu de la fiksdataj ŝpardeponoj de membroj.

Uzo de la rimedoj:

La sumo, uzebla por la subvencioj en unu jaro, konsistas el la interezo plus maksimume unu dekono de la komenca kapitalo.

La subvencioj estas uzeblaj por aĉeto de libroj aŭ aliaj varoj ĉe la Libroservo de UEA kaj por la rilataj sendokostoj kaj eventuala imposto. Por tiuj aĉetoj la Libroservo donas la rabaton, kiun ĝi normale donas por kvantaj aĉetoj. La Libroservo krome fakturas la sendokostojn.

Anonco pri la venonta aljuĝo aperu tri monatojn pli frue en la oficiala organo de UEA. Subvencipeton devas akompani listo de dezirataj varoj, ordigita laŭ prefero.

La subvencioj estas aljuĝataj unufoje jare de la estrarano de UEA pri kulturo (aŭ alia estrarano nomita de la Estraro) kaj la Ĝenerala Direktoro (aŭ, se tiu posteno vakas, la Direktoro de la Centra Oficejo). La subvencipetojn administras la oficisto respondeca pri la Libroservo.

Daŭro kaj dissolvo:

Post la deka aljuĝo de subvencioj la Estraro de UEA decidos pri la plua ekzisto de la Biblioteka Apogo aŭ pri ĝia dissolvo. Kaze de dissolvo la restanta kapitalo estu uzata favore al Biblioteko Hector Hodler de UEA.

tekoregularoj → biblioteka apogo
Supren
UEA, 2021