Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
tekoregularoj → delegitoj
Regularo pri Delegitoj
1. Amplekso

Ĉi tiu regularo donas preskribojn pri la elekto kaj funkciado de la delegitoj en la senco de paragrafo 21 de la Statuto.

2. Konstanta disvolvo

UEA celas konstantan disvolvon de la Delegita Reto, ĉiam super kvanto emfazante kvaliton.

3. Kategorioj

(1) Oni rekonas la jenajn kategoriojn de delegito:

(i) ĉefdelegito, kiu reprezentas la Asocion en iu lando;

(ii) loka delegito (mallonge: delegito), kiu reprezentas la Asocion en iu urbo aŭ vilaĝo;

(iii) vicdelegito, kiu helpas al la delegito;

(iv) junulara delegito, kiu reprezentas TEJO en urbo aŭ vilaĝo;

(v) fakdelegito, kiu reprezentas la Asocion en iu fako.

(2) Por landoj, kie tio utilas, la Estraro povas en konsiliĝo kun la koncerna ĉefdelegito rekoni ankaŭ regionajn delegitojn.

(3) Pri la difino de lando decidas la Estraro en konsiliĝo kun la Komitato. Pri la difino de regiono decidas la koncerna ĉefdelegito kun aprobo de la Estraro. Pri la difino de urbo aŭ vilaĝo decidas la koncerna ĉefdelegito kun aprobo de la Direktoro de la Centra Oficejo. Pri la difino de fako decidas la Direktoro de la Centra Oficejo kun aprobo de la Estraro.

4. Oficperiodo

(1) La elektojaro por la delegitoj estas 1995 kaj ĉiu jaro, kiu sekvas per tri jaroj la antaŭan elektojaron.

(2) La delegitojn oni elektas ĝis la fino de decembro en elektojaro kaj ili oficas ĝis la fino de decembro en la sekva elektojaro.

(3) Oni povas elekti delegiton ankaŭ alitempe por ofici ĝis la fino de la kuranta oficperiodo.

5. Elekto

(1) Kandidato por delegiteco devas esti individua membro en la kategorio MJ, MA aŭ DM aŭ Honora Membro en la jaro de elekto kaj en la antaŭa jaro. Junulara delegito devas esti ankaŭ individua membro de TEJO. Kandidato por faka delegiteco devas montri profesian aŭ akademian ligon kun la koncerna fako aŭ alimaniere indiki en skriba prezento sian kompetenton.

(2) Ĉefdelegiton elektas la Estraro kun aprobo de la koncerna landa asocio.

(3) Regionan delegiton, lokan delegiton, vicdelegiton aŭ junularan delegiton elektas la koncerna ĉefdelegito.

(4) Ĉefdelegito povas rifuzi elekti regionan delegiton, lokan delegiton aŭ vicdelegiton sen doni klarigon. La rifuzito rajtas apelacii al la Estraro. Se la apelacio sukcesas, oni konsideras la delegiton elektita.

(5) Ĉefdelegito povas rifuzi junularan delegiton sen doni klarigon. La rifuzito rajtas apelacii al la Estraro de TEJO. Se la apelacio sukcesas, oni konsideras la delegiton elektita.

(6) Fakan delegiton elektas la Direktoro de la Centra Oficejo en konsiliĝo kun la ĉefdelegito de la lando, kie tiu rezidas.

(7) La Direktoro de la Centra Oficejo en konsiliĝo kun la koncerna ĉefdelegito povas rifuzi elekti fakan delegiton sen doni klarigon. La rifuzito rajtas apelacii al la Estraro. Se la apelacio sukcesas, oni konsideras la delegiton elektita.

6. Limigoj

(1) Ne povas esti por iu lando pli ol unu ĉefdelegito.

(2) Ne povas esti por iu regiono pli ol unu regiona delegito.

(3) Ne povas esti por iu urbo aŭ vilaĝo pli ol unu loka delegito, unu vicdelegito kaj unu junulara delegito.

(4) Unu persono ne povas esti faka delegito por pli ol tri fakoj.

7. Demisio kaj malkonfido

(1) Delegito, kiu ĉesas dum sia oficperiodo esti individua membro en la kategorioj MJ, MA aŭ DM aŭ Honora Membro (aŭ, en kazo de junulara delegito, ĉesas esti ankaŭ individua membro de TEJO), estas konsiderata kiel demisiinta.

(2) La Estraro aŭ la koncerna landa asocio povas esprimi pri ĉefdelegito malkonfidon sen doni klarigon.

(3) Ĉefdelegito povas esprimi pri regiona delegito, loka delegito aŭ vicdelegito malkonfidon sen doni klarigon. La malkonfidito rajtas apelacii al la Estraro. Se la apelacio sukcesas, oni konsideras la malkonfidon retirita.

(4) Ĉefdelegito povas esprimi pri junulara delegito malkonfidon sen doni klarigon. La malkonfidito rajtas apelacii al la Estraro de TEJO. Se la apelacio sukcesas, oni konsideras la malkonfidon retirita.

(5) La Direktoro de la Centra Oficejo povas esprimi pri faka delegito malkonfidon sen doni klarigon. La malkonfidito rajtas apelacii al la Estraro. Se la apelacio sukcesas, oni konsideras la malkonfidon retirita.

8. Vaka ĉefdelegiteco

Se vakas por iu lando la ĉefdelegiteco, ĝin plenumas la Direktoro de la Centra Oficejo.

9. Senpaga servo, kompenso

Delegito disponigas siajn servojn senpage; tamen rajtas al taŭga kompenso pro elspezoj super iu minimuma nivelo difinita de la delegito mem laŭ siaj propraj cirkonstancoj.

10. Valideco de petoj

(1) Peto farita en nacia lingvo aŭ de nemembro de UEA estas malvalida.

(2) Delegito povas rifuzi validan peton sen doni klarigon sed devas tuj informi pri tio la petinton. Malvalidan peton la delegito povas rifuzi sen informi.

11. Plendoj

(1) Kliento de la Delegita Reto rajtas plendi pri nerespondo; ankaŭ pri malbone plenumita servo, se la kliento povas montri, ke la koncerna delegito agis senzorge aŭ kun malbona fido. Pro nerespondo aŭ malbone plenumita servo la kliento tamen ne rajtas al ia kompenso.

(2) Plendojn oni adresu al la koncerna ĉefdelegito, la Direktoro de la Centra Oficejo aŭ la Ĝenerala Sekretario. Se la Direktoro de la Centra Oficejo aŭ la Ĝenerala Sekretario ricevas plendon, tiu tuj informas la koncernan ĉefdelegiton.

12. Ĉiujara raporto

Ĉefdelegito ĉiujare enketas pri la agado de la delegitoj en sia lando kaj skribe raportas al la Direktoro de la Centra Oficejo.

tekoregularoj → delegitoj
Supren
UEA, 2020