Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
tekoregularoj → fondaĵo grabowski
Regularo pri la fondaĵo "Antoni Grabowski"
1. Celo:

La Fondaĵo Antoni Grabowski celas subteni la tutmondan Esperantan kulturon per premioj kaj subvencioj, precipe por originala kaj tradukita beletro, kaj per kuraĝigo de junaj verkistoj kaj artistoj. Ĝi ne rajtas esti uzata por aliaj celoj.

2. Juĝkomisiono:

Por aljuĝo de premioj menciitaj en art. 4 kaj por decido pri la subvencioj menciitaj en art. 5 servas aparta Juĝkomisiono nomumita de la Estraro de Universala Esperanto-Asocio (UEA). La Juĝkomisiono konsistas el tri membroj, el kiuj unu servas kiel prezidanto kaj unu kiel sekretario. Ĉiu membro havas anstataŭanton nomumitan laŭ la sama proceduro. La mandato de la Juĝkomisiono daŭras tri jarojn kaj konformiĝas al la aliaj elektoj en UEA.

3. Administracio:

Laŭ la volo de la Fondinto, Adamo Paŭlo Goralski Pawlikovski, UEA investas la kapitalon de la Fondaĵo en banko je kiel eble plej alta rentumo kaj administras la Fondaĵon kontraŭ repago de kostoj. La kapitalo de la Fondaĵo ne estas konsista parto de la ĉiutagaj financaj rimedoj de UEA sed formas apartan librotenan konton, uzatan nur laŭ la preskriboj de ĉi tiu regularo. Superrigardo pri la evoluo de la Fondaĵo aperas ĉiujare en la financa raporto de UEA. Laŭ la deziro de la Fondinto, la oficiala monunuo de la Fondaĵo estas la usona dolaro. Moninvestoj laŭeble estu farataj en tiu valuto.

4. Kapitalo:

Ĉiujare el la kapitalo de la Fondaĵo estas prenata la sumo de maksimume US$ 1150 por aljuĝo de unu ĝis tri premioj; pri ties alteco decidas la juĝkomisiono. La plej alta premio ne estu pli alta ol US$1000. Se parto de la disponeblaj monrimedoj ne estas uzita, la koncerna sumo restas en la Fondaĵo.

5. Rento:

Post subtraho de eventualaj administraj kostoj, ĉu de la CO de UEA, ĉu de la Juĝkomisiono (pere de la CO), la rento estas uzata ĉiujare jene:

  • 35% aldoniĝas al la kapitalo;
  • 15% estos donitaj al la konto “Partoprenu UK”, por ebligi la partoprenon en la Universala Kongreso de homoj el netranspagipovaj landoj;
  • 10% estos donitaj al Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj;
  • 40% estos donitaj kiel subvencioj al eldonejo, revuo aŭ alia kultura aŭ scienca instanco de la Esperanto-movado laŭ elekto de la Juĝkomisiono.
6. Funkcio de la Juĝkomisiono:

La Juĝkomisiono devas:

  • esplori pri potencialaj kandidatoj por la premioj kaj subvencioj;
  • antaŭanonci eventualajn apartajn konkursojn de la Fondaĵo;
  • prezenti sian proponon pri premioj kaj subvencioj al la Estraro de UEA, samkiel la rezultojn de eventualaj konkursoj;
  • anonci en ĉiu tria jaro specialan konkurson por gejunuloj kies aĝo ne superas 25 jarojn en la 1-a de januaro de la koncerna jaro. Tiu konkurso ĉiam okazu en la dua jaro de la mandato de la juĝkomisiono. Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) informas per siaj ĉefaj informkanaloj pri la speciala konkurso, malfermita laŭokaze al aliaj artformoj (ekzemple, muziko).

La Juĝkomisiono rajtas:

  • ricevi nepetitajn proponojn kaj rekomendojn por konsidero ;
  • instigi, interkonsente kun la Estraro de UEA, al kulture grava laboro por anonco de speciala konkurso en difinita jaro ;
  • subteni per premio aŭ subvencio ankoraŭ ne finitan, daŭrantan kulturan aŭ sciencan projekton.
7. Unuopaj devoj de la komisionanoj:

La prezidanto de la Juĝkomisiono respondecas pri la efektivigo de la juĝlaboro de la tuta komisiono. La sekretario zorgas pri la diskonigo de la Fondaĵo, anoncado pri konkursoj kaj premioj kaj ĉiujara raporto pri la laboro de la komisiono, kiu estu sendita, post aprobo de la prezidanto, al la Estraro de UEA ene de 4 monatoj post la fino de la laborjaro, en la jaroj kiam okazas aljuĝo de premioj. La raporto inkluzivas informon pri la nombro de tiuj, kiuj profitis el la donaco al la konto “Partoprenu UK” laŭ preskribo de art. 5.

8. Respondeco kaj Valideco:

La origina versio de tiu ĉi regularo aperis en februaro 1983 en la revuo Esperanto. La Estraro de UEA en januaro 2018 modernigis la regularon, interpretante kaj respektante la volon de la Fondinto. La nuna regularo ekvalidas post decido de la Estraro de UEA kaj subskribo de ĉi tiu regularo fare de la Prezidanto.

tekoregularoj → fondaĵo grabowski
Supren
UEA, 2020