Statuto de Fondaĵo Zamenhof
(kun ŝanĝoj legalizitaj de la Registra Tribunalo la 7-an de
aprilo 1997)
Ĉapitro I: Ĝeneralaj decidoj
1. La Fondaĵo Ludoviko Zamenhof nomata en la plua parto de la statuto
Fondaĵo, starigita de la Fondantoj per la notaria akto farita la 21-an
de decembro 1987, n-ro 457/87, en la Ŝtata Notaria Oficejo en Bialistoko,
agas surbaze de la leĝo pri fondaĵoj el la 6-a de aprilo 1984
kaj surbaze de la statuto.
2. La Fondaĵo havas juran personecon.
3. La Fondaĵo agas sur la teritorio de Pola Respubliko kaj eksterlande
konforme al la validaj ĉi-koncerne leĝoj kaj la statuto.
4. La sidejo de la Fondaĵo estas la naskiĝurbo de Ludoviko Zamenhof
- Bialistoko.
5. La Fondaĵo rajtas starigi filiojn en Pollando kaj eksterlande.
6. La Fondaĵo povas gvidi ekonomian agadon konforme al la validaj
ĉi-koncerne leĝoj. 7. La lingvoj de la Fondaĵo estas la pola
kaj Esperanto.
8. La Fondaĵo uzas cirkloforman stampilon kun pollingva surskribo
sur la rando "Fundacja im. L. Zamenhofa" kaj en la lingvo Esperanto "Fondumo
Zamenhof".
9. La Fondaĵon kontrolinsepktas la Ministro pri Kulturo kaj Arto.
Ĉapitro II: La celoj kaj rimedoj de la agado de la Fondaĵo
La celoj de la Fondaĵo estas:
1. krei Centron Ludoviko Zamenhof en Bialistoko - monumenton omaĝe
al la kreinto de Esperanto, plenumonta la funkciojn de studejo kaj promociejo
de Esperanto kaj de internacia scienca, eduka, kultura kaj turisma interŝanĝejo.
2. vastigi kaj apogi la agadon servantan la firmigadon de paco en la mondo
kaj kompreniĝon inter la nacioj kaj homoj pro la idealoj, kiuj naskis
la internacian lingvon Esperanto.
3. La Fondaĵo realigas siajn celojn per:
- akirado kaj kolektado de financaj rimedoj destinitaj por la realigo
de la celoj de la Fondaĵo.
- kunlaborado kun la medioj de kulturo, scienco, edukado kaj turismo
kaj kun ŝtataj institucioj kaj sociaj organizaĵoj polaj kaj
eksterlandaj.
Ĉapitro III: La havaĵo de la Fondaĵo
4. La havaĵon de la Fondaĵo konsistigas la havaĵ-elementoj
specifitaj en la deklaro de la volo pri starigo de la Fondaĵo kaj moveblaĵoj
kaj nemoveblaĵoj akiritaj dum agado de la Fondaĵo.
5. La enspezoj de la Fondaĵo estas:
- heredaĵoj kaj legacioj de fizikaj kaj juraj personoj kaj aliaj
organizaĵoj sen jura ekzisto, polaj kaj eksterlandaj,
- enspezoj pro monkolektadoj kaj publikaj aranĝoj,
- bankaj interezoj,
- aliaj enspezoj.
- La havaĵo de la Fondaĵo servas la realigadon de la statutaj
celoj de la Fondaĵo.
- La Fondaĵo respondecas pri siaj financaj sindevigoj per la tuta
havaĵo.
Ĉapitro IV: La organoj kaj organiza strukturo de la Fondaĵo.
8. La organoj de la Fondaĵo estas:
- La Konsilantaro de la Fondaĵo,
- La Estraro de la Fondaĵo,
- La Honora Komitato.
9. La Konsilantaro de la Fondaĵo
- La Konsilantaron de la Fondaĵo konsistigas reprezentantoj de la organizaĵoj
kaj institucioj, kiuj estas la jenaj:
-
a) Bialistoka Esperanto-Societo en Bialistoko - 1 reprezentanto,
-
b) Universitato en Bialistoko - 1 reprezentanto,
-
c) Komunumo Bialistoko - 1 reprezentanto,
-
d) Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj en Antverpeno - 1 reprezentanto,
- e) Pola Esperanto-Asocio en Varsovio - 1 reprezentanto,
-
f) Universala Esperanto-Asocio en Roterdamo - 1 reprezentanto,
-
g) Tutmonda Esperantista Junulara Organizo en Roterdamo - 1 reprezentato,
-
h) Bialistoka Vojevodo - 1 reprezentanto.
- La membroj de la Konsilantaro estas nomataj de la estraroj de la organizaĵoj
kaj institucioj menciitaj en punkto 1 de la statuto por maksimume trijara
periodo.
- La membroj de la Konsilantaro povas esti renomitaj je la fino de la trijara
oficperiodo.
10. La Konsilantaro respondecas pri:
- akceptado de programoj pri agado de la Fondaĵo,
- akceptado de buĝeto de la Fondaĵo, akceptado de rezolucioj pri
akcepto de laborraportoj de la Estraro kaj pri realigado de la buĝeto,
- elekto kaj eksigo de la Estraro kaj la prezidanto de la Estraro,
- akceptado de regularoj pri laboro de la organoj de la Fondaĵo,
- akceptado de rezolucioj pri disponado pri nemoveblaĵoj
- apartenantaj al la Fondaĵo kaj aprobado pri akceptado de heredaĵoj,
mondonacoj kaj legacioj,
- akceptado de rezolucioj pri ŝanĝo de la statuto de la Fondaĵo,
- akceptado de rezolucioj pri malfondo de la Fondaĵo,
11.
- La decidojn la Konsilantaro alprenas per la ordinara plimulto de la voĉoj
en la ĉeesto de minimume 50% de la membroj.
- La Konsilantaro povas voĉdoni koresponde. La voĉdonado estas
valida, kondiĉe ke voĉdonas almenaŭ 50 % de la membroj, kiuj
dum 6 semajnoj ekde la dato de forsendo de la voĉdona kupono, resendos
la kuponojn al la adreso de la oficejo de la Fondaĵo.
- La rezolucioj pri ŝanĝo de la statuto, malfondo de la Fondaĵo,
elekto kaj eksigo de la Estraro kaj la prezidanto de la Estraro povas esti
alprenitaj nur per voĉdonado dum la kunsido de la Konsilantaro.
- La rezolucioj pri malfondo kaj ŝanĝo de la statuto de la Fondaĵo
povas esti akceptitaj per la plimulto de 2/3 de la voĉoj en la ĉeesto
de almenaŭ 2/3 de la tuta nombro de la membroj de la Konsilantaro.
12.
- La kunsidoj de la Konsilantaro estas kunvonkataj skribe fare de la prezidanto
de la Konsilantaro aŭ fare de rajtigita de la prezidanto persono kun
almenaŭ unumonata anticipo.
- La kunsido de la Konsilantaro devas esti kunvokita ankaŭ laŭ
la skriba deziro de almenaŭ 3 membroj de la Konsilantaro aŭ la
propono de la Estraro aŭ la Honora Komitato de la Fondaĵo.
- La Konsilantaro de la Fondaĵo kunvenas almenaŭ unufoje en la
jaro.
13. La Estraro de la Fondaĵo
- La Estraron konsistigas 2 ĝis 5 membroj, inkluzive la prezidanton
de la Estraro, elektataj dum la sekreta voĉdonado fare de la Konsilantaro.
- La membro de la Estraro povas esti ankaŭ tiu persono, kiu ne estas
membro de la Konsilantaro de la Fondaĵo.
- La Estraro estas elektata por trijara oficperiodo. La membroj de la Estraro
povas esti reelektataj por sekvantaj trijaraj periodoj.
- La Estraro aŭ ties membroj povas esti eksigitaj antaŭ la fino
de la periodo, por kiu ili estas elektitaj, fare de la Konsilantaro de la
Fondaĵo. La eksigo okazas sammaniere kiel la elekto.
- La Konsilantaro de la Fondaĵo povas anstataŭigi la eksigitajn
membrojn per novaj membroj de la Estraro ĝis la fino de la oficperiodo
de la Estraro.
14.
- La sindevigajn dokumentojn en la nomo de la Fondaĵo subskribas du
membroj de la Estraro.
- La financaj dokumentoj ĝis la egalvaloro de 1000 ECU povas esti subskribataj
fare de unu membro de la Estraro.
15. La Estraro respondecas pri:
- estrado de la havaĵo de la Fondaĵo,
- akceptado de heredaĵoj, mondonacoj kaj legacioj aprobitaj de la Konsilantaro,
- dungado kaj maldungado de la laborantoj kaj difinado de iliaj rajtoj kaj
devoj,
- gvidado de la agado de la Fondaĵo,
- publika reprezentado de la Fondaĵo,
- realigado de la buĝeto kaj prezentado de raportoj pri ĝia realigado,
- entreprenado de agadoj celantaj pligrandigi la havaĵon de la Fondaĵo,
- realigado kaj gvidado de la agado de Centro Ludoviko Zamenhof en Bialistoko,
- prezentado de raportoj pri la agado de la Fondaĵo al la Konsilantaro
de la Fondaĵo kaj la Ministro pri Kulturo kaj Arto,
- kunlaboro kun bialistokaj kaj Esperanto-organizaĵoj por realigi la
celojn de la Fondaĵo,
- aktivigado de pola kaj internacia Esperanto-agado.
16. La Honora Komitato
- La Honora Komitato konsistas el elstaraj politikistoj, reprezentantoj
de scienco kaj kulturo kaj el aliaj elstaraj personuloj.
- La membrojn de la Honora Komitato nomas la Konsilantaro de la Fondaĵo.
- La tasko de la Honora Komitato estas doni konsilojn kaj konsultojn pri
celoj, taskoj kaj funkcioj de Centro L. Zamenhof en Bialistoko kaj ankaŭ
kontribuado al la disvastigado de la ideoj de la Fondaĵo.
Ĉapitro V: Malfondo de la Fondaĵo
17. La Fondaĵon oni povas malfondi post la atingo de la celoj, por
kiuj ĝi estas kreita aŭ post la eluzo de la financaj rimedoj kaj
de la havaĵo de la Fondaĵo, destinitaj por la realigado de ĝiaj
celoj.
18. Pri la akcepto de la rezolucio pri la malfondo de la Fondaĵo la
Estraro sciigas la Ministron pri Kulturo kaj Arto.
19. La havaĵon restintan post la malfondo de la Fondaĵo oni transdonas
por la bezonoj de Centro Ludoviko Zamenhof en Bialistoko aŭ por sociaj
celoj de la Esperanto-movado.
Supren