a) La Komitato de UEA, surbaze de propono de la Estraro de UEA, povas aparte distingi esperantistojn, kiuj faris gravajn servojn al la tutmonda Esperanto-Movado, per la titolo Honora Membro (HM).
b) Kiel Honora Prezidanto (HP) povas esti nomita nur esperantisto, kiu, krome, havis eksterordinarajn meritojn por UEA. Honora Prezidanto rajtas ĉeesti la kunsidojn de la Komitato.
c) La Estraro de UEA povas rekoni la agadon de esperantistoj por la internacia lingvo per Diplomo pri Elstara Agado por Esperanto (DEA).
a) La proponon por elekto de HM aŭ HP aŭ aljuĝo de DEA rajtas fari al la Estraro de UEA:
Krome, la Estraro de UEA mem povas prepari proponon por elekto de HM aŭ HP aŭ aljuĝo de DEA.
b) Al la propono devas esti aldonitaj:
c) La proponon kaj ĉiujn aldonojn oni direktas al la Estraro de UEA pere de la Prezidanto de UEA almenaŭ ses monatojn antaŭ la Universala Kongreso.
La Komitato decidas pri la propono de la Estraro pri Honoraj Membroj kaj Honoraj Prezidantoj dum la Universala Kongreso per sekreta voĉdono.
La Estraro rajtas rekoni agadon por la internacia lingvo per Diplomo pri Elstara Agado, informante la Komitaton pri la distingitoj kun konciza pravigo.
Lasta revizio: aŭgusto 2007