(a) La Honora Patrona Komitato estas speciala reprezenta organo de UEA, kiu konsistas el nedifinita nombro da membroj, elektitaj por la daŭro de la vivo, de la Komitato de UEA inter lingvistoj, sciencistoj kaj aliaj eminentaj personoj, kiuj faris gravajn servojn al la Esperanto-Movado, kaj mem parolas kaj verkis en la Internacia Lingvo.
(b) Kiel membroj de la Honora Patrona Komitato povas esti elektitaj nur aktivaj aŭ estintaj universitataj profesoroj, membroj de sciencaj akademioj, aŭ personoj kun egalrangaj kvalifikoj.
(c) La membroj de la Honora Patrona Komitato ricevas ĉiujn publikaĵojn de UEA kaj rajtas ĉeesti ĉiujn kunsidojn.
(a) La proponon por elekto de la membroj de la HPK rajtas fari:
(b) Al la propono devas esti aldonitaj:
(c) La proponon kun ĉiuj aldonoj oni direktas al la Komitato pere de la funkcianta Prezidanto de UEA plej malfrue unu monaton antaŭ la Universala Kongreso.
(ĉ) La Prezidanto aŭ la Komitatano, kiun li aparte komisiis por tiu celo, zorgas pri eventuala kompletigo de la propono kaj funkcias kiel raportanto antaŭ la Komitato.
La Komitato decidas pri la propono dum la Universala Kongreso. Ĝi povas nomi apartan komisionon por plue esplori la proponon. Ĝi povas prokrasti la decidon, se ĝi trovas la proponon ne sufiĉe dokumentita.