Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
tekoregularoj → regularo de iik
Regularo de Internacia Infana Kongreseto
La Internacia Infana Kongreseto havas proponitan regularon, laŭ kiu ĝi agas. Tiu regularo estis pli ol unufoje proponita al la Komitato de UEA, foje modifita, sed de tiu organo neniam fintraktita.

Jen la proponata teksto:

Artikolo 1

Por faciligi la partoprenon de junaj familioj al universala kongreso kaj por akceli la utiligon de la lingvo esperanto en interfamiliaj rilatoj, la estraro de UEA strebas organizi ĉiun jaron lige al UK Internacian Infanan Kongreseton (IIK) por infanoj aĝaj de 6 ĝis 13 jaroj, kiuj flue parolas esperanton, en loko sufiĉe proksima al la UK-kongresejo.

Artikolo 2

Pri la okazigo de la IIK, sub respondeco de la estraro de UEA, kunlaboras la Komisiito pri IIK, la LKK (Loka Kongresa Komitato) kaj la Konstanta Kongresa Sekretario (KKS), kiu regule konsultiĝas kun kaj raportas al la Ĝenerala Direktoro.

Artikolo 3

KKS kaj LKK elektas la ejon. Ili kaj la komisiito pretigas la buĝeton kaj fiksas la kotizojn, zorgante ke ili estu kiel eble plej malaltaj. LKK klopodas akiri landajn subtenantojn. Surbaze de buĝeto kaj raporto la estraro aprobas la IIK antaŭ la aperigo de la aliĝilo kaj komunikiloj. Se eble tiu okazu plejlaste 13 monatojn antaŭ la aranĝo.

Artikolo 4

Surbaze de la situo kaj servoj de la kongresejo kaj pri la kotiztabelo, la komisiito pri IIK pretigas la aliĝilon kaj unuan komunikon, zorgas pri la distribuo kun la helpo de la CO, strebas reklami la aranĝon per artikoloj en diversaj fakaj revuoj kaj bultenoj, kaj varbi subvenciojn.

Artikolo 5

La aliĝojn kolektas la komisiito pri IIK, dum la pagoj iras rekte al CO. La komisiito, konsultinte la KKS, rajtas malakcepti aliĝon, klarigante la kialon. La malakceptito rajtas apelacii al la estraro de UEA.

Artikolo 6

La komisiito kune kun la KKS decidas pri kiom kaj kiuj infanoj finance subteni, kadre de aprobo de reviziita buĝeto flanke de la estraro de UEA, plejlaste tri monatojn antaŭ la IIK.

Artikolo 7

La komisiito pri IIK samtempe decidas pri nombro de gvidantoj kaj helpantoj bezonataj, surbaze de la ricevitaj aliĝoj kaj konsultas pri tio KKS-n por fiksi la financan flankon.

Artikolo 8

Dum la kongresa semajno estu antaŭvidataj vizito de la infanoj al la UK, laŭeble kun prezento de eta spektaklo, kaj vizito de familianoj kaj aliaj interesitoj al IIK-ejo.

Artikolo 9

Ĉiuj infanoj, helpantoj kaj gvidantoj estas senpage aligitaj al la paralela UK. La komisiito pri IIK kaj la gvidantoj estas normale gastigataj senpage.

Artikolo 10

La komisiito pri IIK ene de 2 monatoj post la IIK sendas al la Ĝenerala Sekretario de UEA skriban raporton kaj pritakson de la aranĝo: ĉefaj problemoj, ĉefaj sukcesoj, informoj pri problemoj ĉe unuopaj partoprenintoj, konsiloj por estonto.

Artikolo 11

Suplemente al ĉi tiu regularo ekzistas organiza kalendaro kaj aliaj gvidaj dokumentoj, ĝisdatigataj de la komisiito de IIK kaj tenataj en stato transdoneblaj al posteulo.

Artikolo 12

Por ĉio ne antaŭvidita en tiu ĉi regularo validas la statuto kaj la ĝenerala regularo de UEA.

tekoregularoj → regularo de iik
Supren
UEA, 2021