Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
tekoregularoj → oratora konkurso
Regularo pri la Oratora Konkurso por la junularo
Artikolo 1

La celo de la Oratora Konkurso de UEA estas evoluigi la Esperantlingvan parolarton inter la junularo. Ĝi okazas kutime dum la Universala Kongreso de Esperanto, sed ĝi povas okazi ankaŭ aliloke laŭ la decido de la Estraro.

Artikolo 2

Rajtas partopreni ĉiuj gejunuloj TEJO-aĝaj, kiuj aliĝis al la koncerna UK kaj partoprenas ĝin, se la konkurso okazas kadre de la UK. La partopreno en la konkurso estas senpaga, sed ĉiu kandidato devas sin skribe anonci al la Komisiono aŭ al la Estrarano respondeca pri la organizado de la konkurso minimume unu tagon antaŭ la tago de la konkurso.

Artikolo 3

La Estraro de UEA decidas pri la temo aŭ temoj de la konkurso kaj anoncas ĝin antaŭ la konkurso en komunikaj kanaloj de UEA. La Estraro nomas la konkursan komisionon, kiu konsistas el prezidanto, du membroj kaj du anstataŭantoj. La Estraro ankaŭ decidas pri la eventualaj premioj.

Artikolo 4

La konkurso okazas publike, sub prezido de la prezidanto de la Komisiono kaj en la ĉeesto de la du membroj aŭ, se ili estas malhelpitaj, de iliaj anstataŭantoj.

La Oratora Konkurso okazas en la Internacia Lingvo. La kandidatoj devas paroli pri la temo libere, sen anticipe skribita teksto, sed ili povas uzi memorigajn notojn. Ĉiu kandidato rajtas paroli dum proksimume 10 minutoj, sed la Komisiono povas, depende de la nombro de kandidatoj, longigi aŭ mallongigi tiun limtempon. La prezidanto de la Komisiono anoncas, antaŭ la komenciĝo de la konkurso, la decidon de la Komisiono rilate la daŭron de ĉiu parolado.

La Komisiono juĝas la paroladojn el vidpunktoj enhava, lingva, stila kaj laŭ la ĝenerala sinteno de la kandidato kiel oratoro. La Komisiono decidas pri la unua, dua kaj tria gajnintoj tuj post la Konkurso. La nomoj de la unuaj tri premiitoj estos proklamitaj dum unu el la kongresaj kunsidoj kaj publikigitaj en organo de UEA.

Artikolo 5

La gajnintoj ricevas diplomon kaj premiojn laŭ la decido de la Estraro (Artikolo 3).

Artikolo 6

La Estraro de UEA povas decidi, ke similaj konkursoj okazu ankaŭ aliloke laŭ la principoj entenitaj en tiu ĉi Regularo.

La landaj asocioj kaj aliaj Esperanto-organizaĵoj povus okazigi similajn konkursojn dum siaj landaj kongresoj aŭ aliaj renkontiĝoj kaj ebligi al la gajnintoj la partoprenon en la Konkurso de UEA.

tekoregularoj → oratora konkurso
Supren
UEA, 2021