Decidita 2013-08-05
Tiu ĉi regularo fiksas la elektoprocedon de perantoj, kondiĉojn por perantoj kaj funkciojn de perantoj.
2.1 Peranton nomumas la Estraro de UEA surbaze de propono de la Ĝenerala Direktoro, aŭ de Direktoro de la Centra Oficejo, se tiu ekzistas (en plua teksto: la Direktoro).
2.2 La Direktoro konsultiĝas pri proponota kandidato kun landa asocio, se ĝi ekzistas en la koncerna lando.
2.3 En urĝaj kazoj la Direktoro povas provizore nomumi peranton. Tiun nomumon la Direktoro devas tuj prezenti al la Estraro por aprobo.
2.4 Povas esti pli ol unu peranto por unu regno.
3.1 Peranto povas esti landa asocio, alia enlanda movada instanco, aŭ individua persono.
3.2 Kandidato por peranteco, kiu estas individua persono, devas plenumi la kondiĉojn por esti delegito laŭ § 5(1) de la Regularo pri delegitoj.
3.3 Ĉefdelegito povas esti samtempe peranto. Se ĉefdelegito funkcias ankaŭ kiel peranto, al lia peranteco estas aplikataj reguloj kiuj validas por peranto.
3.4 Por limigitaj celoj, ekzemple perado de abonoj kune kun libroservo, kroma neoficiala peranto povas esti akceptita je aliaj kondiĉoj kaj kun limigitaj funkcioj.
4.1 La peranto varbas novajn membrojn por UEA.
4.2 La peranto akceptas nome de UEA:
4.3 La peranto akurate informas al UEA pri ricevitaj kotizoj, aliĝoj, mendoj, abonoj kaj donacoj, laŭ instrukcioj pri urĝo kaj tempolimoj, kiujn donas la Direktoro.
4.4 La peranto transpagas al UEA laŭ instrukcio de la Direktoro.
Peranto retenas procentaĵon de la perataj membro-kotizoj, kongres-aliĝoj kaj abon-kotizoj, por kovri la kostojn de sia perado. La procentaĵon difinas la Estraro de UEA. La peranto ne rajtas aldoni administrajn aŭ aliajn krompagojn al la kotizoj oficiale anoncitaj de UEA.
6.1 La oficperiodo de peranto ne estas limigita, se UEA kaj peranto ne interkonsentas pri io alia.
6.2 La funkcio de peranto ĉesas pro unu el la jenaj kaŭzoj:
6.3 Peranto, kiu ĉesas funkcii kiel tia, devas finfari la informojn kaj transpagojn laŭ § 4.3 kaj § 4.4.
(Laste reviziita 2013-07-26)