Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
tekoregularoj → rondo familia
Regularo pri la komisiono de Rondo Familia
  1. La Komisiono de Rondo Familia estas la instanco de UEA kiu respondecas pri Esperanto-familioj, t.e. pri esperantistoj, kiuj uzas la lingvon ĉiutage en siaj familiaj rilatoj.
  2. La Komisiono de Rondo Familia celas unuavice subteni la uzon de Esperanto en la ĉiutaga vivo kiel familia lingvo. Ĝi krome celas subteni la poresperantan agadon de homoj en la meza generacio.
  3. Por atingi tiujn celojn, la Komisiono :
    • a. tenas rilatojn kun reto de esperantistoj, kiuj mem uzas Esperanton kiel familian lingvon kaj deziras interkontaktiĝi kaj kulabori;
    • b. organizas Familiajn Renkontiĝojn en diversaj mondopartoj;
    • c. eldonas informilojn kaj materialojn por la membroj de la reto;
    • ĉ. kolektas kaj administras financajn rimedojn por tiuj celoj.
  4. Iu ajn familia paro aŭ grupo, kiu regule uzas Esperanton inter si, povas membriĝi en la reto de Rondo Familia. Membroj ricevas la bultenon de Rondo Familia laŭ kondiĉoj fiksitaj de la Komisiono.
  5. La Komisiono de Rondo Familia konsistas el 3 ĝis 7 homoj, nomitaj de la Estraro de UEA. Normale estas nomitaj tiuj personoj, kiujn elektas la membroj de la reto de Rondo Familia en perpoŝta baloto, kaj kies nomojn laŭorde komunikas al la Estraro la eliranta Komisiono. La Komisiono elektas kunordiganton el inter siaj anoj, kiu respondecas pri ĝenerala kunordigado kaj pri la rilatoj kun la Estraro kaj Centra Oficejo de UEA. Ankaŭ pri la cetera taskodivido decidas la Komisiono mem.
  6. La Komisiono rajtas komisii difinitajn taskojn al aliaj personoj, sed mem portas la respondecon pri tia agado antaŭ la Estraro kaj Komitato de UEA.
  7. La Komisiono raportas pri sia agado al la Estraro de UEA je la fino de ĉiu kalendara jaro, tiel ke aktualaj kaj precizaj informoj pri tiu agado povu aperi en la estrara raporto de UEA pri la koncerna jaro. Ankaŭ dum la jaro ĝi tenas la Estraron ĝisdata pri gravaj evoluoj.
  8. La oficperiodo de la Komisionanoj estas tri jaroj, konforme al la Ĝenerala Regularo de UEA. Ĉiu Komisionano povas esti renomita sen limigo.
  9. La oficiala sidejo de la Komisiono kaj reto de Rondo Familia estas la Centra Oficejo de UEA, kvankam la Komisionanoj rajtas uzi aliajn oficejojn por la plenumo de siaj taskoj.
  10. La Estraro de UEA rajtas postuli en iu ajn momento klarigojn aŭ raportojn pri la agado kaj elspezoj de la Komisiono. Ĝi krome rajtas nomi unu el siaj membroj kiel observanton en la kunsidoj de la Komisiono.
tekoregularoj → rondo familia
Supren
UEA, 2021